GRAMATIKO DE ESPERANTO


far

Miroslav Malovec

1999


 
ENHAVO

1. LINGVOEVOLUO

1.1. Komplikeco de Esperanto

1.2. Socia lingvoevoluo

1.3. Internacieco

1.4. Funkcioj de lingvoj

1.5. Facileco de Esperanto

2. FONETIKO

2.1. Fonologio kaj fonetiko

2.2. Fonemo

2.3. Sonsistemo de Esperanto

2.4. Vokaloj

2.5. Duonvokalo kaj diftongo

2.6. Longeco de vokaloj

2.7. Hiato

2.8. Konsonantoj

2.9. Asimiliĝo

2.l0. Duoblaj konsonantoj

2.11. Akcento

3. ORTOGRAFIO

3.1. Ortografio

3.2. Grafemo

3.3. Alfabeto

3.4. Literumado

3.5. Mallongigoj

3.6. Majuskloj

3.7. Asimilado de propraj nomoj

3.8. Interpunkcio

4. VORTFARADO

4.1. Vortfarado

4.2. Analizo, sintezo kaj polisintezo

4.3. Morfemoj leksikaj kaj gramatikaj

4.4. Aglutino kaj fleksio

4.5. Vortkategorioj

4.6. Radikkarakteroj

4.7. Samelementeco kaj proprafunkcieco

4.8. Substantivaj radikoj

4.9. Adjektivaj radikoj

4.10. Verbaj radikoj

4.11. Vortkunmetado

4.12. Substantivaj kunmetaĵoj

4.13. Adjektivaj kunmetaĵoj

4.14. Verbaj kunmetaĵoj

4.15. Adverbaj kunmetaĵoj

4.16. Derivado

4.17. Veraj afiksoj

4.18. Afiksoidoj

4.19. Fremdaj afiksoj

4.20. Vortoj uzataj en la funkcio de afiksoj

4.21. Fakaj afiksoj

4.22. Plurelementaj kunmetaĵoj (derivaĵoj)

4.23. Inversa vortefiko

4.24. Vortgrupoj

4.25. Mallongigoj kaj akronimoj

4.26. Ŝanĝo de la vortsignifo

4.27. Fremdaj vortoj

4.28. Terminologiaj principoj por la fakliteraturo

5. MORFOLOGIO

5.1. VORTSPECOJ

5.2. SUBSTANTIVO

5.2.1. Nomoj komunaj kaj propraj

5.2.2. Genro kaj sekso

5.2.3. Nombro

5.2.4. Deklinacio

5.2.5. Artikolo

5.2.5.1. La artikolo estas uzata

5.2.5.2. La artikolo ne estas uzata

5.3. ADJEKTIVO

5.3.1. Deklinacio

5.3.2. Signifo de la adjektivo

5.3.3. Komparacio

5.3.3.1. Komparacio relativa

5.3.3.2. Komparacio absoluta

5.3.4. Substantiva uzado de adjektivoj

5.4. PRONOMO

5.4.1. Personaloj

5.4.2. Posesivoj

5.4.3. Korelativoj

5.5. NUMERALO

5.5.1. Bazaj numeraloj

5.5.2. Ordaj numeraloj

5.5.3. Multiplikaj numeraloj

5.5.4. Frakcioj

5.5.5. Kolektivaj numeraloj

5.5.6. Distribuo

5.5.7. Kelkaj kaj pluraj

5.5.8. Matematikaj formuloj

5.5.9. Kelkaj matematikaj esprimoj

5.5.10. Kelkaj frazoj kun numeraloj

5.6. VERBO

5.6.1. Divido

5.6.1.1. Laŭ la ago kaj stato

5.6.1.2. Laŭ la transitiveco

5.6.1.3. Laŭ la aspektoj

5.6.2. Konjugacio

5.6.3. Praktika uzo

5.6.3.1. La infinitivo

5.6.3.2. La indikativo

5.6.3.3. La prezenco

5.6.3 4. La preterito

5.6.3.5. La futuro

5.6.3.6. La kondicionalo

5.6.3.7. La volitivo

5.6.3.8. La modaj helpverboj

5.6.3.9. La participo

5.6.3.10. La kompleksaj tempoj

5.6.3.11. La voĉoj

5.6.4 La aspektismo kaj tempismo (ATA/ITA-problemo).

5.7. ADVERBO

5.7.1. Tabel-adverboj

5.7.2. Aŭ-adverboj

5.7.3. Unusilabaj (nesimetriaj) adverboj

5.7 4. Derivitaj adverboj

5.8. PREPOZICIO

5.9. KONJUNKCIO

5.10. SUBJUNKCIO

5.11. INTERJEKCIO

6. SlNTAKSO

6.1. SINTAKSO

6.2. VORTSINTAKSO

6.2.1. Epiteto

6.2.1.1. Adjektiva epiteto

6.2.1.2. Apozicio

6.2.1.3. Ekvivalentoj

6.2.1.4. Nominacio

6.2.2. Suplemento

6.2.2.1. Suplementoj de aĵ-substantivoj

6.2.2.2. Suplementoj de ad-substantivoj

6.3. PROPOZICIO-SINTAKSO

6.3.1. Subjektoj

6.3.1.1. Akordo al la subjekto

6.3.1.2. Sensubjektaj propozicioj

6.3.2. Predikato

6.3.2.1. Atribua predikativo

6.3.3. Objekto

6.3.4. Adjekto

6.3.4.1. Lokaj adjektoj

6.3 4.2. Tempaj adjektoj

6.3.4.3. Stataj adjektoj

6.3.4.4. Modalaj adjektoj

6.3.4.5. Koncern-adjektoj

6.3.5. Plurfunkcieco de frazelementoj

6.3.6. Specoj de la propozicioj

6.3.7. Vortordo

6.3.7.1. Ordinara vortordo

6.3.7.2. Ligita vortordo

6.3.7.3. Reliefiga vortordo

6.4. FRAZ-SINTAKSO

6.4.1. Kunorditaj propozicioj

6.4.1.1. Kopulaj propozicioj

6.4.1.2. Alternativaj propozicioj

6.4.1.3. Adversaj propozicioj

6.4.1.4. Konkludaj propozicioj

6.4.1.5. Klarigaj propozicioj

6.4.1.6. Pseŭdo-subpropozicioj

6.4.1.7. Rekta parolo

6.4.2. Suborditaj propozicioj

6.4.2.1. Subjektaj propozicioj

6.4.2.2. Objektaj propozicioj

6.4.2.3. Nerekt-objektaj propozicioj

6.4.2.4. Predikativaj propozicioj

6.4.2.5. Epitetaj propozicioj

6.4.2.6. Adjektaj propozicioj

6.4.2.7. Verboformoj en subpropozicioj

7. VORTPROVIZO

7.1. Leksika bazo

7.2. Sĥemismo kaj naturalismo

7.3. Fontoj de Esperanto

8. STILISTIKO

8.1. Stilaj ebenoj

8.2. Stiligadoj neŭtrala kaj sent-esprima

8.3. Vortfiguroj kaj pensofiguroj

8.4. Frazeologiaj esprimoj

8.5. Kelkaj stilaj apartaĵoj de Esperanto

8.6. Principoj de beletra tradukado

9. TRADUKADO

9.1. Specoj de tradukoj

9.2. Teorio de bildo

9.3. Kontraŭaj opinioj pri la manieroj de tradukado

9.4. Evoluo de la tradukmetodoj en la historio.

9.5. Tri etapoj de tradukista laboro

9.5.1 Kompreni la originalon

9.5.2. Interpreti la originalon

9.5.3. Reverkado de la teksto

9.6. Procedo de la tradukado

9.7. Studoj pri la aŭtoro

9.8. Libereco de tradukanto

9.9. Kvin tipoj de ekvivalenteco ĉe tradukado

9.10. Danĝero de troa banaleco kaj logikeco en traduko

9.11. Kulturaj diferencoj

9.12. Kompensoj

9.13. La preparo de la tradukonto

 

LITERATURO



 

1. LINGVOEVOLUO

 

1.1. Komplikeco de Esperanto. La liliputa gramatiko, kiu sufiĉis por la komencantoj, estas tute nesufiĉa por tiuj, kiuj volas Esperanton majstri. La lingvo ja ne konsistas sole el la vortoj kaj gramatikaj finaĵoj. Ankaŭ stilaj reguloj okupas en ĝi gravan lokon. Ĉiu esperantisto tendencas apliki en Esperanto kutimojn kaj idiomojn el sia gepatra lingvo, sed ĉar ili tre diferencas ĉe unuopaj naciaj lingvoj, estis necese detale prilabori la gramatikon kaj por ĉiu stila problemo trovi solvon kiel eble plej logikan kaj internacian. La malfacilaĵoj en Esperanto do fontas en la malakordo inter la logika lingvo internacia kaj nelogikaj lingvoj naciaj.

Krome, ĉiu lingvo estas rimedo de pensado kaj komunikado. Kiel tia ĝi devas esti sufiĉe malsimpla kaj komplika, por ke ĝi kapablu esprimi ĉiujn ideojn, ĉiujn delikatajn nuancojn de la homa pensado, kiujn la uzantoj bezonas esprimi en la vivo, laboro kaj literaturo. La fakto, ke ankaŭ la detala gramatiko estas studebla en Esperanto sen troa penado, pruvas, ke malgraŭ la malsimpleco la lingvo restis relative facila.

1.2. Socia lingvoevoluo. En la mondo ekzistas 3 ĝis 5 mil lingvoj. Ili ĉiuj estas perfektaj kaj samkvalitaj rimedoj de esprimado, ne grave, kia estas ilia ekstera aspekto. La laika klasado de lingvoj je "belaj” kaj "malbelaj” estas subjektivisma kaj nescienca. Bela teksto restos same bela en ĉiuj lingvoj de la mondo. La lingvoj kun mallonga literatura tradicio povas esti provizore malpli tralaboritaj, sed ne malpli kvalitaj - post certa tempo ili atingos eĉ la lingvojn plej kulturitajn. Grave estas, ke la lingvoj ne estu "mortaj”, ne aplikataj en la praktiko, ili devas esti "vivaj”, uzataj kaj evoluigataj de miloj, centmiloj aŭ milionoj da homoj. La socia lingvoevoluo estas la ĉefa motoro, kiu vigligas la lingvojn, aktualigas ilian vortaron kaj frazaron.

Ankaŭ la internacia lingvo bezonas stari sur siaj propraj kruroj kaj evolui laŭ la postuloj de la praktiko, ne dependante de aliaj lingvoj. Por tiu celo estas necese precipe, ke la uzantoj bone majstru la lingvon. Ili devas esti kapablaj kreadi novajn vortojn kaj frazeologiaĵojn, adaptadi la lingvon por la esprimado en la ĉiutaga vivo, en la beletro kaj en la faka literaturo. La skeme regula gramatiko kaj libera vortfarado ebligas al la esperantistoj bone orientiĝi en la lingvo, facile riĉigadi kaj profunde tralaboradi ĝin, kvankam Esperanto ne estas por ili patrolingvo. La Akademio de Esperanto prezentas multajn teoriajn rekomendojn al la publiko, sed pacience atendas tutajn jardekojn, kiel la situacio evoluos en la praktiko, ĉu la publiko akceptos la rekomendojn aŭ ne. Kio estas bona kaj bezona, estas plej ofte akceptata - nur escepte venkas la bonajn ideojn la malbonaj -, dum tio, kio estas malbona aŭ senbezona, falas en forgeson kaj silente forlasas la lingvon.

En ĉi tiu socia evoluigado de Esperanto konsistas la sekreto de ĝia relativa sukceso. Ĉiuj ceteraj projektoj de internacia lingvo estis de siaj aŭtoroj destinitaj por "scienca" evoluo, t.e. laŭ la teorioj de filologoj, sen la praktikado fare de la amatora publiko. Malgraŭ la asertado, ke tiuj projektoj "aspektas multe pli science” ol Esperanto, ili ne sukcesis enradikiĝi en la vivo, ĉar ili ignoris la socian evoluigadon de lingvoj. Sole Zamenhof havis tiom da memdisciplino, ke li post unu jaro cedis de ĉiuj aŭtoraj rajtoj kaj tiamaniere ebligis al ĉiuj adeptoj de la lingvo aktive partopreni en ĝia plua pliperfektigado.

1.3. Internacieco. La pensado kaj parolo estiĝis samtempe (iam en la praepoko), ĉar sen pensado ne eblas paroli, sen parolo ne eblas pensi. Pli poste evoluis ankaŭ la lingvo kiel sistemo de sonaj simboloj. Nun neniu scias, ĉu la lingvo ekestis origine sur unu loko de nia planedo (monogeneza teorio) aŭ sur pluraj lokoj (poligeneza teorio). Tamen estas certe, ke ĉiujn lingvojn influas faktoroj disigaj (obstakloj de la naturo: maroj, riveroj, montaroj, arbaroj, dezertoj ktp.), kiuj kaŭzas diferencigadon de parencaj lingvoj, kaj faktoroj kunigaj (komerco, militoj, internacia kunlaboro), kiuj proksimigas al si eĉ lingvojn neparencajn. En la pasinteco ofte pli forta popolo

trudis sian lingvon al popoloj malpli fortaj, kiuj modifis tiun lingvon per elementoj de siaj lingvoj kaj formis tiamaniere lingvojn tute novajn, kvankam parencajn. Ekzemple el latinaj dialektoj, modifitaj per lingvoj iberaj, ĝermanaj, keltaj kaj slavaj, formiĝis la franca, hispana, portugala, rumana k.a. En la nuntempo la riĉa internacia kunlaboro rezultigis dekmilojn da internaciaj vortoj, sur kiuj elkreskis ankaŭ la lingvo internacia.

Sed taksi la internaciecon oni devas tre atente. Por eŭropanoj estas pli internacia "toreadoro" ol "toreisto", ĉar la unua n vorton uzas ĉiuj eŭropaj lingvoj, dum la duan ne. La neeŭropanoj utiligas en siaj lingvoj neniun el la d u vortoj, sed "toreisto" estas regula kaj tial por ili multe pli internacia, tutmonda, dum la neregula "toreadoro” estas nur eŭropa.

1.4. Funkcioj de lingvoj. La lingvo plenumas en la homa socio plurajn funkciojn, por kiuj ĝi adaptas siajn esprim-rimedojn. Ĉiu lingvo konsistas el diversaj stiloj (komunuza, beletra, publicista, administra, faka), kiuj diference laboras kun la lingva materialo. La faka stilo bezonas tre altan precizecon kaj unusencecon, por ĉiu nocio sole unu terminon kaj ĉiun terminon precize difinita. La beletro male klopodas pri kiel eble plej granda riĉeco, pri multaj sinonimoj, pri vortoj sent-esprimaj, dum la precizeco ne gravas; ne malofte la verkistoj intence formulas siajn frazojn dusence por enkaŝi ironion aŭ por streĉi la nervojn de la leganto (detektivaj romanoj). La administra stilo estas severa, rigora kaj logika, ĉar la administraj tekstoj havas juran karakteron. La komunuza stilo servas al la homoj en la privata ĉiutaga vivo, ĝi tendencas uzi slangaĵojn. La publicista stilo estas hibrida, kiu per beletraj rimedoj priskribas sciencajn aŭ teĥnikajn fakojn (popularscienca literaturo), historiajn kaj politikajn aferojn (la literaturo de faktoj) aŭ okazaĵojn el la vivo ( artikoloj pri interesaj eventoj kaj personoj). Specialan stilon postulas verkoj dediĉitaj al infanoj kaj junularo.

1.5. Facileco de Esperanto. La facileco de Esperanto estas nurrelativa; kompare kun aliaj lingvoj ĝi havas pli fonetikan ortografion, pli regulajn deklinacion, komparacion, konjugacion kaj vortfaradon. La esperantistoj lernas parkere nur la radikvortojn, ceterajnesprimojn ili formas per derivado, kunmetado aŭ grupigado. Tamenrestas sufiĉe da lernenda materialo, kiu konsumas konsiderindegrandan kvanton da fortoj de ĉiu lernanto. Necesas konscii, ke nesufiĉas memori la vortojn kaj gramatikajn regulojn. Oni devas lerniuzi ilin, kapabli pensi en Esperanto sen helpo de la gepatra lingvo,kulturi sian lingvosenton. Tiuj kapabloj dependas de la biologiajproprecoj de la homa cerbo, kiu ebligas neniun alian vojon por akiriilin krom diligenta kaj fervora trejnado. La lernanto devas tiomlonge trejni kaj provi paroladon, ĝis li akiros certan rutinon. Postevenas neceso trastudi detalan gramatikon kaj per ekzercado fiksiĉiujn akiritajn sciojn.Multaj gekursanoj alpaŝas la lernadon de Esperanto kun naivaespero, ke ĉi tiu lingvo estas tiom facila, ke ĝi lerniĝos per si mem,ke traleginte la lernolibron ili post du tri semajnoj parolos internacilingve same bone kiel nacilingve. Kompreneble, la unuaj malfacilaĵoj senkuraĝigas ilin kaj ili antaŭtempe ĉesigas la lernadon sensukceso.Ne malmultaj estas ankaŭ tiuj gekursanoj, kiuj studas kiel sianĉefan fremdan lingvon la anglan, francan, rusan, germanan aŭ alian,dum Esperanto estas por ili nur flanka hobio. Se Esperanto estasdekoble pli facila - opinias ili - devas sufiĉi por ĝi dekono detempo kaj diligento. En la realo Esperanto estas pli facila nur triobleaŭ maksimume kvinoble ol ceteraj lingvoj. Tial ankaŭ ĉi tiuj komencantoj ofte malsukcesas konkeri la internacian lingvon. Sed ni povasesperi, ke kun la kreskanta signifo de Esperanto en la socia vivo onistudos ĝin ĉiam pli serioze kaj sekve ankaŭ pli sukcese.


2. F O N E T I K O

2.1. Fonologio kaj fonetiko. La fonologio studas sonojn, kiuj konsistigas la sonan sistemon de la lingvo. La fonetiko instruas, kiamaniere oni prononcu tiujn sonojn.

2.2. Fonemo. La fonemo estas baza fonologia unuo, kapabla diferencigi signifojn. En Esperanto estas tia fonemo ankaŭ la voĉa DZ kontraste al la senvoĉa C (edzo - eco). Ekzistas la dentala nazalo N (sono, puno), kiu antaŭ K aŭ G povas esti prononcata kiel velara nazalo N (manko, anglo), sed la signifo de la vortoj ne ŝanĝiĝos, se oni prononcos ĝin dentale. La dentala kaj la velara nazaloj N formas unu fonemon, ili estas alofonoj de la fonemo N.

2.3. Sonsistemo de Esperanto. Esperanto havas 29 fonemojn: 5 vokalojn (a e i o u), 1 duonvokalon (ŭ) kaj 23 konsonantojn (b c ĉ d f g ĝ h ĥ j ĵ k l m n p r s ŝ t v z dz).

2.4. Vokaloj. La vokaloj ne metas obstaklon al la trairanta aerblovo. La labializitaj vokaloj (o, u) estas prononcataj per la lipoj, la nelabializitaj (i, e, a) ne. Laŭ la horizontala ŝoviĝo de la lango oni distingas vokalojn antaŭajn (i, e), centrajn (a) kaj malantaŭajn (u, o). Laŭ la vertikala leviĝo de la lango oni distingas vokalojn altajn (i, u), mezaltajn (e, o) kaj malaltan (a). Grava propreco de la vokaloj estas, ke ili estas silaboformaj.

 

vokaloj

antaŭaj

centraj

malantaŭaj

altaj

-/i

-/-

u/-

mezaltaj

-/e

-/-

o/-

malaltaj

-/-

-/a

-/-

labializitaj / nelabializitaj




2.5. Duonvokalo kaj diftongoj. La duonvokalo ŭ ne estas silabo-forma, sed ĝi formas diftongojn (aŭ, eŭ, oŭ), kiuj jam formas silabojn.Escepte ŭ povas troviĝi antaŭ vokalo: ŭa (infana ploro), ŭaks (rano), ŭo (nomo de la litero).

2.6. Longeco de vokaloj. La akcentajn silabojn oni prononcas plilongaj ol la senakcentajn. Multaj silaboj estas longaj per si mem: manko, sendi, finno, tondro, laŭdo, firsto. Ĉe la ceteraj oni longigas la vokalojn: a:mi, pe:ti, fi:no, ko:ro, e:dzo, re:ĝo, bele:co. Se la dua el la du sinsekvaj konsonantoj estas R aŭ L, oni povas la vokalon prononci aŭ mallonge aŭ longe laŭ persona gusto: patro kaj pa:tro, kadro kaj ka:dro, ebla kaj e:bla, pantoflo kaj panto:flo.

2.7. Hiato. La hiato estas renkontiĝo de du vokaloj (hiato, mia, kreu, balau, la amo, flava oro). Se interne de vorto unu el la vokaloj estas i, oni kutime prononcas inter ili malfortan j: nia instruisto (nija instrujisto).

2.8. Konsonantoj. Dum la prononco de la konsonantoj en diversaj lokoj de la buŝkanalo estiĝas malhelpoj, kiujn la aerfluo devas venki aŭ eviti tra la nazo. Ĉe la elparolo de la voĉaj konsonantoj (b v d zĵ ĝ g h dz j m n r l) la laringo vibras, ĉe la senvoĉaj ne (p f t s ŝ ĉ k ĥ c). Laŭ la estiĝloko oni distingas konsonantojn lipajn (labialoj), dentajn (dentaloj), gingivajn (gingivaloj), palatajn (palataloj), gorĝajn (velaroj) kaj laringaj (laringaloj). Laŭ estiĝmaniero oni distingas konsonantojn eksplodajn (plozivoj), frotajn (frikativo), eksplodo-frotajn (afrikatoj) kaj nazajn (nazaloj).

konsonantoj

labialoj

dentaloj

gingivaloj

palataloj

velaroj

laringaloj

plozivoj

p/b

t/d

-/-

-/-

k/g

-/-

frikativoj

f/v

s/z

ŝ/ĵ

-/j

ĥ/-

-/h

afrikatoj

-/-

c/dz

ĉ/ĝ

-/-

-/-

-/-

nazaloj

-/m

-/n

-/-

-/-

-/-

-/-

likvidoj

-/-

-/l,r

-/-

-/-

-/-

-/-

senvoĉaj / voĉaj







2.9. Asimiliĝo. Ĉe renkontiĝo de voĉa kaj senvoĉa konsonantoj, la unua asimiliĝas al la dua: subteni (supteni), okdek (ogdek), ekzemple (egzemple).

2.10. Duoblaj konsonantoj. Esperanto evitas duoblajn konsonantojn, tamen ili aperas ĉe kelkaj derivaĵoj (mallonga, interrompi, ekkanti, rabbirdo), iam ĉe sinsekvaj vortoj (sed do, kaj jam, nek kanti) kaj ĉe nemultaj internaciaj vortoj por distingi ilin disde vortoj similaj (brutto - bruto, finno - fino). La duoblaj konsonantoj devas esti duoble prononcataj.

2.11. Akcento. La Esperantaj vortoj havas la akcenton sur la antaŭlasta silabo. Unusilabaj vortoj estas ĝenerale senakcentaj, sed en la frazo ili povas ricevi malpli fortan flankan frazakcenton, same kiel multsilabaj vortoj (Mi ĝin metis sur la tablon, karulino). Emfazitaj vortoj ricevas pli fortan akcenton sencan (serĉu ĝin ne sur la tablo, sed sub la tablo; faru tion vi, ne li).


3. ORTOGRAFIO

3.1 Ortografio. La ortografio estas regularo, kiel per skribaj signoj noti parolon en iu konkreta lingvo. La principoj ortografiaj estas fonema (al ĉiu fonemo respondas unu grafika signo), morfema (ĉiu morfemo, t.e. ĉiu prefikso, radiko, sufikso aŭ finaĵo, estas ĉiam same skribata, eĉ se ĝi estas prononcata iom diference: subteni/supteni), historia (la ortografio malfruiĝis post la prononcado, ekz. en la angla). Esperanto havas ortografion foneman (fonetikan).

3.2. Grafemo. La grafemo estas baza ortografia unuo: litero, diakrita signo (supersigno), interpunkcia signo. Variantoj de unu grafemo estas alografoj. La literoj havas kvar alografojn: minusklojn (a b c . . .) kaj majusklojn (A B C . . .), presajn kaj manskribajn. La literoj kun supersignoj (ĉ ŭ. . .) nomiĝas ĉapelitaj. La supersignoj estas la cirkumflekso (^) kaj la duoncirklo ( ). La interpunkciaj signoj estas punkto (.), komo (,), punktokomo (;), dupunkto (:), krisigno (!), demandsigno (?), tripunkto (. . .), haltostreko (–), dividstreko (-), citiloj ("”«»), krampoj (), steleto aŭ asterisko (*), apostrofo ('), oblikva streko (/).

3.3. Alfabeto. La alfabeto de Esperanto havas 28 literojn, por ĉiu fonemo unu literon: 5 vokalojn, 1 duonvokalon, 22 konsonantojn:

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z

Sole por la fonemo dz ne ekzistas speciala litero. Esperanto ne uzas la literojn q, ŭ, x, y (kvalito, vagono, eksperto, ekzemple, sistemo).

3.4. Literumado. La literoj havas nomojn: a bo co ĉo do e fo go ĝoho ĥo i jo ĵo ko lo mo no o po ro so ŝo to u ŭo vo zo. En la matematiko estas uzataj ankaŭ la literoj q (kuo), w (duobla vo), x (ikso), y (ipsilono) kaj la grekaj literoj (alfa, beta, gama, delta, epsila, dzeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikra, pi, ro, sigma, taŭ, upsila, fi, ĥi, psi, omega). Aperis ankaŭ aliaj provoj pri la nomoj de literoj (a ba co ĉo da e fo ga . . ., a be ce ĉe de e ef . . . k.a.). Literuma alfabeto por literumi ĉe telefonado: A Asfalto, B Barbaro, C Centimetro, Ĉ Ĉefo, D Doktoro, E Elemento, F Fabriko, G Gumo, Ĝ Girafo, H Hotelo, Ĥ Ĥaoso, I Insekto, J Jubileo, J^ J^urnalo, K Kilogramo, L Legendo, M Maŝino, N Naturo, O Oktobro, P Papero, Q kuo, R Rekordo, S Salato, Ŝ Ŝilingo, T Triumfo, U Universo, Ŭ Universo hoketo, V Vulkano, W ĝermana vo (vavo), X ikso, Y ipsilono, Z Zinko, ´ streko supren, hoketo, ° cirkleto, ¨ tremao, streko falanta, ^ cirkumflekso, tildo, - streko kuŝanta, ř Oktobro trastreko, ç Centimetro subhoko (cedilo), @ Asfalto envolvita (heliko).

3.5. Mallongigoj. En la skribo oni ofte mallongigas titolojn de personoj (s-ro = sinjoro, k-do = kamarado, d-rino = doktorino, s-ano = samideano), multe uzatajn vortojn (vd. = vidu, ekz./ekz-e = ekzemple), vortgrupojn (k.t.p./ktp. = kaj tiel plu, t.e. = tio estas, k.a. = kaj aliaj, k.s. = kaj simile), nomojn (E-o = Esperanto, GDR = Germana Demokratia Respubliko, UEA = Universala Esperanto-Asocio, SET = Somera Esperanto-Tendaro).

 

3.6. Majuskloj. Majuskle estas skribataj la komencoj de frazoj kaj propraj nomoj (Petro, Anglio), inicialoj de diversaj nomoj de ŝtatoj, institucioj aŭ aranĝoj (Germana Demokratia Respubliko, Universala Esperanto-Asocio, Konstanta Internacia Kvalifikejo) kaj mallongigoj formiĝintaj el tiuj inicialoj (GDR, UEA, KIK). Multaj aŭtoroj skribas majuskle ankaŭ ĉiujn vortojn (escepte de la artikolo, prepozicioj kaj konjunkcioj) en titoloj de libroj kaj ĉapitroj (La Faraono, La Knaboj de Paŭlo-strato), aliaj skribas majuskle nur la unuan vorton (La faraono, La knaboj de Paŭlo-strato).

3.7. Asimilado de propraj nomoj. Multajn proprajn nomojn Esperanto plene asimilis donante al ili ne nur siajn literojn, sed ankaŭ la akcenton kaj finaĵojn: Ŝekspiro, Voltero, Francio, Parizo, Zeŭso ktp. Tiamaniere oni asimilas sole la plej famajn nomojn kaj nur en la populara kaj beletra literaturoj pro oportunaj ebloj de derivado (Ŝekspira tragedio, Venecia vivo, vivi Parize). La nomoj, kiuj ne estas internacie konataj, la aŭtoraj nomoj sur la titolpaĝoj de libroj, la geografiaj nomoj sur poŝtaĵoj estas neasimilitaj (Blaz~ejovice, Shakespeare, Paris). La nomoj transprenitaj el la lingvoj ne uzantaj la latinan alfabeton aŭ uzantaj specialajn literojn kaj supersignojn aŭ havantaj nefonetikan ortografion, estas ofte nur transskribitaj laŭ prononco (Fuĵijama, Ŝekspir, Kandid) aŭ transliteritaj, litero postlitero (Ĉeĥov, Ĉapek).

3.8. Interpunkcio. La interpunkcio ne estas en Esperanto unueca, la uzantoj de la lingvo povas apliki la kutimojn de siaj naciaj lingvoj, ĉar la interpunkcio estas nur papera afero, kiu ne ŝanĝas la signifon de frazoj. Tamen post centjara ekzisto de Esperanto evoluis certaj rekomendindaj tendencoj.

3.8.1. Punkto. La punkton oni uzas ĉe la fino de frazo (Neĝas.) kaj post kelkaj mallongigoj (t.e., vd., ekz., ktp.). La punkton oni ne uzas, se la mallongigoj havas finaĵon (E-o, d-ro, s-ro, ekz-e) aŭ estas uzataj ankaŭ parole (UEA, ĈEA, HEJ).

3.8.2. Komo. La komon oni uzas post vortoj de alparolo (Venu, ho kara, al mi.), antaŭ kaj post apozicio (Prago, la urbo centtura, aperis antaŭ ni.), por apartigi samspecajn frazelementojn ne ligitajn per konjunkcioj (La patro, patrino kaj mi aĉetis panon, buteron kaj lakton.), post antaŭmetitaj gerundioj (Veninte hejmen, ŝi tagmanĝis.), post antaŭmetitaj adjektaj predikativoj (Malsata kiel lupo, li venis hejmen.), inter propozicioj de frazo (Mi venis, kaj li diris, ke mi povas tuj foriri.). Nur se du kunorditaj propozicioj ligitaj per KAJ aŭ AŬ (sed ne per SED) havas la saman subjekton, oni ne uzas la komon (Mi venis kaj tuj foriris. Mi iros teatron aŭ rigardos televidon. Mi ne foriris, sed restis). La frazelementoj ligitaj per konjunkcioj ne estas apartigataj per komoj (bela kaj juna sed ne saĝa nek prudenta). La epitetojn oni apartigas per komo, se ili ĉiuj senpere rilatas al la sama substantivo (juna, bela, saĝa viro), sed ne se la lasta epiteto formas kun la substantivo komplekson (bela juna viro = bela junulo).

3.8.3. Punktokomo. La punktokomo apartigas du propoziciojn plidistinge kaj pli logike ol nura komo aŭ nura punkto. Komparu: Donu al mi tiun libron, mi volas ĝin legi. - Donu al mi tiun libron. Mi volas ĝin legi. - Donu al mi tiun libron; mi volas ĝin legi.

3.8.4. Dupunkto. La dupunkton oni uzas antaŭ citaĵo (Li diris: "Jes.”), antaŭ eksplika nombrado (mi amas legomojn: pizon, fazeolon, karoton), antaŭ eksplika klarigo (facila pruvo: iru tien kaj rigardu), antaŭ resuma ekvivalento (la plej fidela amiko de la homo: la hundo).

3.8.5. Krisigno kaj demandsigno. La krisignon oni uzas post frazoj emfazaj, vokaj (Tuj revenu!), la demandsignon post frazoj demandaj (Kien vi iras?). La demandsignon oni uzas nur, se la ĉefpropozicio mem estas demanda (Mi ne scias, kiam li venos. - Ĉu vi ne scias, kiam li venos?).

3.8.6. Tripunkto. La tripunkto anstataŭas mankantan tekston por signi daŭrigon (unu, du, tri. . . ktp.), nefinitan penson (kaj vi opinias, ke li . . .?), eliminitan parton de citaĵo ("La plej gravaj trezoroj de la homo ... estas la vivo kaj la sano.”) kaj trivialaĵon (mi piedbatis lin en la ... -on).

3.8.7. Haltostreko. La haltostreko emfazas ion neatenditan (kaj tio estis – urso!) aŭ intermetitan (kaj nun – por esti sincera – mi konfesas, ke . . .), finas vorton inkognitan (en la jaro 19– sinjoro N– vivis en la urbo B–), anstataŭas ĜIS (en la jaroj 1950 – 1955 la fabriko produktis nur 300 – 400 maŝinojn) aŭ MINUS (9 – 5 = 4).

3.8.8. Dividstreko. La dividstreko estas uzata en kunmetaĵoj (sed ne derivaĵoj!) por pliklarigi ilian konstruon (poŝtmark-kolekto, kurac-herbo, am-uzo), por ligi apoziciajn kunmetaĵojn (sportistoj-kuracistoj, angla-ĉeĥa vortaro) aŭ por transporti parton de vorto, pro lokmanko, sur la sekvan linion. La vortojn oni povas dividi laŭplaĉe (p-l-i-k-l-a-r-i-g-i), sed estas konsilinde fari tion aŭ laŭ silaboj (pli-kla-ri-gi) aŭ - plej bone - laŭ prefiksoj, radikoj kaj sufiksoj (pli-klar-igi).

3.8.9. Oblikva streko. La oblikva streko montras frakcion (3/5) aŭ parencecon de esprimoj (virĉevalo/ĉevalino, labialoj plozivaj p/b). En la vortaroj ĝi apartigas finaĵon (patr/o).

3.8.10. Apostrofo. La apostrofon oni uzas por signi elfalintan literon: la A de la artikolo kaj la O de substantivo (de l' am'), la E de DANKE AL (dank' al tio), alian literon ĉe balbutado (bo'an ta'on, sin'oro).

3.8.11. Citiloj. La citiloj estas uzataj por citi rektan parolon (Li diris: "Bone”.) aŭ ideon de iu alia (vi skribis, ke "la teorio pli gravas ol la praktiko”, sed mi ne konsentas) aŭ por ironiigi (li estis vera "bonulo”).

3.8.12. Krampoj kaj parentezo. La krampojn oni uzas por intermeti klarigon gramatike sendependan de la ĉirkaŭa frazo. La informo inter la krampoj estas nomata parentezo. La krampoj estas rondaj ( ), rektaj [], oblikvaj //, angulaj < > aŭ kuniga {.

3.8.13. Steleto. La steleto (asterisko) atentigas pri noto ĉe la paĝpiedo.


4. VORTFARADO

4.1. Vortfarado. La vortfarado estas tre grava en ĉiu lingvo, sed en Esperanto ĝi havas signifon eksterordinaran. Ĝi ebligas al la uzantoj de Esperanto - por kiuj Esperanto ne estas gepatra lingvo - ekregi grandan parton de la vortprovizo kaj elaste adapti la lingvon al la novaj bezonoj de komunikado. En Esperanto estas novaj vortoj farataj per ŝanĝo de la vortkategorio (tablo - tabla), per kunmetado (patrolingvo), per derivado (patrino), per farado de vortgrupoj (unu-direkta konvertilo), per mallongigoj kaj akronimoj (UEA, Usono, zoo), per signifotransporto (kapo - kapo de ŝraŭbo) kaj per akceptado de vortoj el fremdaj lingvoj (sputniko, rogallo). Por korekta vortfarado necesas scii analizi la vortojn kaj ĉiun vorteron ĝuste pritaksi.

4.2. Analizo, sintezo kaj polisintezo. Helpe de vortoj oni esprimas ne sole signifojn, sed ankaŭ diversajn gramatikajn rilatojn inter ili. Se la gramatika kaj signifa elementoj formas du memstarajn vortojn (je patro), temas pri formoj analizaj, se ili formas unu vorton (patron), temas pri sintezo. Ĉe polisintezo kuniĝas pluraj plensignifaj elementoj en unu vorton (patrolando). La tri principoj estas kombineblaj kaj aplikeblaj ĉiuj tri samtempe (por skribmaŝinoj). La analizeco estas tendenco al disigado (mi iĝos riĉa), la sintezeco tendencas al kunigado (mi riĉiĝos).

4.3. Morfemoj leksikaj kaj gramatikaj. Morfemo estas la plej malgranda son-unuo, havanta propran signifon. Ekz. la vorto "maljunulinojn” estas disigebla je jenaj morfemoj: mal-jun-ul-in-o-j-n. La leksikaj morfemoj (mal, jun, ul, in) prezentas la bazajn plensignifajn signojn (ili esprimas personojn, bestojn, objektojn, substancojn, kvalitojn, agojn ktp.), dum la gramatikaj morfemoj (o, j, n) estas helpsignoj, indikantaj la akcesorajn cirkonstancojn kaj gramatikajn rilatojn. La gramatikaj morfemoj estas populare nomataj finaĵoj. La leksikajn morfemojn oni povas dividi je radiko (jun), kiu formas la bazon de la vorto, kaj je afiksoj, kiuj la radikon pli detale determinas kaj modifas. Se la afikso estas metita antaŭ la vortradiko (mal-), ĝi estas nomata prefikso, se ĝi estas postmetita (-ul-, -in-), temas pri sufikso. La leksikaj morfemoj de unu vorto sen morfemoj gramatikaj formas la radikalon de la vorto (maljunulin). Do ne konfuzu la terminojn "radiko" kaj "radikalo".

4.4. Aglutino kaj fleksio. La sintezaj formoj povas esti aŭ aglutinaj, se la vortelementoj (morfemoj) estas neŝanĝeblaj kaj gluiĝas (aglutiniĝas) unu al la alia (patr-o, patr-in-o, ge-patr-o-j, patr-o-land-o), aŭ fleksiaj, se la morfemoj ŝanĝiĝas kaj kunfandiĝas, kutime ankaŭ ilia signifo ne estas fiksita. Rigardu ekz. en la ĉeĥa la ŝanĝon de konsonanto (Praha/Praz~ák = Prago/Praganoj), diversajn signifojn de la gramatika morfemo "u” (pec~u husu pánu - mi rostas anseron al la sinjoro) kaj diferencajn finaĵojn de akuzativo ĉe diversaj substantivoj (muz~e - viron, pána - sinjoron, stroj - maŝinon, z~enu - virinon, z~idli - seĝon, me~sto - urbon, stavení - konstruaĵon). La ĉeĥa apartenas al la lingvoj fleksiaj, Esperanto al la lingvoj aglutinaj kune kun la hungara, turka, kartvela k.a. El la vidpunkto de esprimiveco estas ambaŭ tipoj samkvalitaj, sed el la vidpunkto pedagogia-psikologia pli avantaĝas la tipo aglutina, ĉar dank' al pli granda reguleco ĝi estas pli facile lernebla. Per aglutineco Esperanto proksimiĝas ankaŭ al la lingvoj ekstereŭropaj. En Esperanto sole la sufiksoj -ĉj- kaj -nj- kapablas ŝanĝi la vortradikojn (patr-o - paĉj-o - panj-o), sed ĉar la internacia lingvo ĉerpis sian vortprovizon el la lingvoj fleksiaj, estas la spuroj de tiu origino rimarkeblaj ĝis nun (agi - akto - reakcio - agento; figuro - fikcio - fiktiva ks). La ordinaraj lingvouzantoj traktas tiujn vortojn, kvazaŭ temus pri memstaraj vortradikoj, kaj sole la lingvistoj konas ilian etimologian parencecon. Ekzistas ankaŭ aliaj lingvotipoj. La araba havas internan fleksion, ĉe kiu novaj formoj estas kreataj per ŝanĝo de la radiko (kalbun - hundo; kilabun - hundoj), la polisinteza indonezia lingvo formas pluralon per duobligo (orang - homo, orang-orang - homoj), la ĉina estas male tipo de izola lingvo, en kiu tute ne okazas kunigado de morfemoj.

4.5. Vortkategorioj. El la vortradikoj (martel, bel, kur), radikaloj (tagmez, maljunul, herbriĉ) kaj ankaŭ el kelkaj nevariaj vortspecoj (tri, nun, antaŭ, fi) povas la gramatikaj morfemoj -o, -a, -e, -i formi kvar fundamentajn vortkategoriojn:

- substantivoj (martelo, belo, kuro, tagmezo, maljunulo, herbriĉo, trio, nuno, antaŭo, fio)

- adjektivoj (martela, bela, kura, tagmeza, maljunula, herbriĉa, tria, nuna, antaŭa, fia)

- adverboj (martele, bele, kure, tagmeze, maljunule, herbriĉe, trie, nune, antaŭe, fie)

- verboj (marteli, beli, kuri, tagmezi, maljunuli, herbriĉi, trii, nuni, antaŭi, fii)

En Esperanto preskaŭ ĉiuj radikoj kaj radikaloj povas esti realigitaj en ĉiuj kvar kategorioj. En tio kaŝiĝas granda esprimriĉeco, kiun niaj vortaristoj ĝis nun ne registris en siaj vortaroj, kaj la esperantistoj tial ne scias apliki ĝin. Speciale efika estas la verbigado de substantivoj kaj adjektivoj: La ĝardeno riĉas / abundas je fruktoj. Tigro diskarnis antilopon. Oni dispordis la ĉambron fenestrantan en ĝardenon. Antaŭ ni turis fabrika fumtubo.

4.6. Radikkarakteroj. Kelkaj vortradikoj eniris Esperanton en formo de verbo (labori); eblas facile formi el ili la nomon de la ago (laboro, laborado), rilaton al la ago (labora), lokon de la ago (laborejo), personon plenumantan la agon (laborulo, laboranto, laboristo), kvaliton de la persono (laborema), instrumenton por la ago (laborilo) kaj rezulton de la ago (laboraĵo).

Aliaj radikoj transiris en Esperanton jam rekte kiel adjektivoj esprimantaj kvaliton (bela, granda, verda) aŭ kiel substantivoj esprimantaj personon (tajloro), lokon (fabriko), instrumenton (martelo) aŭ rezulton (foso, produkto, verko). Pli poste estis derivitaj el ili la ceteraj vortkategorioj (belo, beli, bele, tajlora, tajlori, marteli, fabriki, fosi, produkti ktp.) kaj derivaĵoj (beleco, tajloraĵo, martelejo, fabrikisto ktp.). Necesas atenti, ke oni ne apliku ĉe ili tiujn sufiksojn, kies signifon la radikoj jam enhavas: tajloro (ne: tajloristo), fabriko (ne: fabrikejo), martelo (ne: martelilo), produkto (ne: produktaĵo) ktp. Kelkaj radikoj havas tre similan signifon en la kategorio verba (produkti - fabriki; remi - pagaji), sed diferencas en la kategorio substantiva (produkto - fabrikaĵo; produktejo - fabriko; remo - pagajado; remilo - pagajo). Ĉe kelkaj derivaĵoj poste estiĝas problemo, ĉu kompreni ilin kiel derivaĵon de aĵo aŭ de ago: martelejo - ĉu produktejo de marteloj aŭ forĝejo, kie oni martelas?; fabrikisto - ĉu posedanto de fabriko aŭ produktanto de iu ajn fabrikaĵo? Ekestas homonimoj, kiujn povas precizigi ĉirkaŭteksto, konvencia kutimo aŭ terminologia difino.

Aldonante sufikson jam enhavatan en la radiko oni ricevas esprimon kun iom ŝanĝita signifo (foso = fosita kavo; fosaĵo = longforma foso; martelilo = ĉiu ajn malmola aĵo, per kiu eblas marteli, sed kiu ne estas martelo; pagajilo = ĉiu ajn lignopeco, per kiu eblas pagaji, sed kiu ne estas pagajo).

Por pli bone orientiĝi pri la radikoj kaj por pli facila derivado estis ellaborita teorio pri la radikkarakteroj. Al tiuj radikoj, kiuj eĉ sen la gramatika morfemo elvokas ideon pri persono, besto, planto aŭ aĵo, estis aljuĝita substantiva karaktero (knab, hund, roz, tabl). Se la radikoj elvokas ideon pri kvalito (bon, alt, flav), ili estas adjektivaj radikoj, kaj radikoj esprimantaj agojn kaj statojn (ir, pens, star) estas verbaj. Pri la teorio oni diskutis kaj disputis duonjarcenton, ĝis ĝi estis oficiale agnostika de la Akademio de Esperanto en majo 1967. Malgraŭ tio la lingvistoj ĉiam oponas, ke la diferencoj inter la radikoj estas kaŭzitaj de iliaj signifo-enhavoj, ne de iliaj gramatikaj karakteroj. Tamen el pure praktikaj motivoj estas necese kaj avantaĝe la teorion koni kaj memori.

4.7. Samelementeco kaj proprafunkcieco. Laŭ la teorio pri la radik-karakteroj havas la gramatika morfemo (finaĵo) nepropran funkcion tiam, kiam ĝi estas almetita al la radiko de la sama gramatika karaktero, do la finaĵo -o al substantiva radiko (martelo, homo, rozo), la finaĵo -a al adjektiva radiko (bela, ruĝa, akra) kaj la finaĵo -i al verba radiko (kuri, esti, labori). En tiuj kazoj oni parolas pri samelementaj vortoj, kaj la gramatika morfemo estas preskaŭ superflua, pleonasma, ĉar ĝia signifo jam estas enhavita en la radiko. Oni almetas ĝin fakte nur pro formalaj motivoj, ĉar la reguloj de la Esperanta gramatiko postulas ĝin, sed ĝi ne estas portanto de nova informo. En mala kazo, kiam inter la finaĵo kaj radiko ne estas gramatika akordo, la finaĵo ŝanĝas la vortkategorion (marteli, homa, ruĝo, esto) kaj prezentas do novan informon. Oni diras, ke la gramatikaj morfemoj estas uzitaj en sia propra funkcio, ili fakte anstataŭas vortojn kaj radikojn (martela = martelrilata, rilatanta martelon; martele = martelmaniere, per martelo; marteli = martelbati, bati per martelo; beli = esti bela, impresi bela).

4.8. Substantivaj radikoj. La substantivaj radikoj signas personojn (knabo, frato, viro), inter ili reprezentantojn de diversaj profesioj (soldato, tajloro, reĝo, profesoro), plue bestojn (papago, hamstro, serpento, simio), plantojn (arbo, rozo), instrumentojn (broso, bremso, pioĉo), lokojn (fabriko, uzino, foiro, placo, urbo), rezultojn de agoj (produkto, verko, foso), abstraktaĵojn (muziko, ideo) ktp. La almetita adjektiva finaĵo plej ofte esprimas rilaton (tabla lampo, reĝa palaco), escepte ankaŭ kvaliton (reĝa donaco, amika helpo). La verba finaĵo montras ĉe la profesi-nomoj la plenumadon de la profesio aŭ agadon similan (profesori, soldati, reĝi, tajlori), ĉe la instrument-nomoj laboron per la instrumentoj (brosi, bremsi, pioĉi), ĉe la lok-nomoj agadon en tiuj lokoj (fabriki, uzini, foiri, kongresi), ĉe la rezult-nomoj agadon kondukantan al la rezulto (produkti, verki, fosi, muziki), ĉe la best-nomoj similan konduton (papagi, simii, serpenti, porki, hamstri), ĉe la plant-nomoj kreskadon (ĝermi, radiki, branĉi, burĝoni, flori) ktp. La agad-nomoj estas kreataj per la sufikso -ado (brosado, florado, tajlorado), la kvalit-nomoj per la sufikso -eco (homeco, tajloreco, branĉeco).

4.9. Adjektivaj radikoj. La adjektivaj radikoj esprimas mezuron (alta, eta, granda), koloron (blanka, ruĝa, verda), aspekton (bela, ĉarma, turpa) ks. La verba finaĵo donas al ili sencon "esti ia” (alti = esti alta, verdi = esti verda), sed pli aktive kaj pli imprese (la herbo estas verda - simpla konstato; la herbo verdas - la herbo frapas okulojn per sia verdeco; la akvo bluas - la akvo impresas blue sub certaj veterkondiĉoj, kvankam akvo mem estas senkolora). El nemultaj adjektivoj estiĝas eĉ transitivaj verboj (ĉarmi iun = sorĉi iun per sia ĉarmo; avidi monon = sopiri pri mono). La substantiva finaĵo formas el la adjektivaj radikoj nomojn de kvalitoj kiel de realaĵoj (birdo flugas en alto de dek metroj; unuo de longo estas metro; tempo kaj temperaturo estas fizikaj grandoj), dum la sufikso -eco formas nomojn de kvalitoj kiel de ies proprecoj (la alteco de la birdo estis dek centimetroj; la longeco de la ekvatoro; la grandeco de Dickens; la beleco de la pejzaĝo) kaj la sufikso -aĵo nomojn de konkretaj objektoj, kiuj prezentas la kvaliton (altaĵo = monteto; belaĵoj de la pejzaĝo = ekz. riveroj, arbaroj, kasteloj, kiuj beligas la pejzaĝon). La agad-nomoj estas esprimataj per la sufikso -ado (ĉarmado, avidado, utilado, abstraktado, rapidado).

4.10. Verbaj radikoj. La verbaj radikoj esprimas agojn (labori, salti, remi) kaj statojn (esti, sidi, resti). La substantiva finaĵo kreas la ag- kaj stat-nomojn (laboro, remo, esto, resto), plej ofte nur unu movon, dum la ripetadon aŭ daŭron oni montras per la sufikso -ado (salto - saltado, remo - remado, sidado, restado). La adjektiva finaĵo plej ofte esprimas rilaton (ama letero, morta lito, nutra komitato, manĝa karto, naĝa kapablo), escepte ankaŭ kvaliton (nutra manĝaĵo, konfuza parolo, flua raporto).

4.11. Vortkunmetado. Ĉe la vortkunmetado kuniĝas du aŭ pluraj vortradikoj en unu tuton. Do temas pri la polisintezo. La ĉefelemento staras sur la fino de la kunmetaĵo kaj esprimas ĝian ĉefan signifon kaj vortkategorion. La antaŭaj flankelementoj nur karakterizas la ĉefelementon (skribmaŝino - maŝinskribo; pafarko - arkpafi). Plur-elementaj kunmetaĵoj estas fakte kunmetaĵoj de kunmetaĵoj (poŝtmarkkolekto) kaj ĉiam estas divideblaj je du ĉefaj partoj (poŝtmark-kolekto). Ĉe la kunmetado ludas la ĉefan rolon la vortkategorio de la ĉefelemento.

4.12. Substantivaj kunmetaĵoj. La substantiva ĉefelemento substantivigas ankaŭ la flankelementon, eĉ se ĝia radikkaraktero estas alia (homkoro = koro de homo; varmenergio = energio de varmo; labortago = tago de laboro). La flankelemento esprimas aŭ rilaton (paperkorbo = korbo por paperoj) aŭ materialon (paperskatolo = skatolo el papero) aŭ epiteton (soldatkamarado = soldato, kiu estas ankaŭ kamarado; kverkarbo = kverko-arbo). Plena Gramatiko nomas tiujn tri tipojn analizo R (rilato), analizo M (materialo) kaj analizo E (epiteto). Oni vidas, ke ankaŭ vortoj kreataj sammaniere povas havi diferencan analizon (paperkorbo - paperskatolo), kiu estas fiksita per konvencia, nepreskribita interkonsento de la lingvo-uzantoj.

La rilato inter la ĉefelemento kaj flankelemento estas esprimebla ankaŭ per adjektivo, se ĝi ne estas kvalit-adjektivo: homkoro = homa koro (homa = apartenanta al homo), ŝtonponto = ŝtona ponto (ŝtona = farita el ŝtono). Per kvalit-adjektivo tio ne eblas: belkulto = kulto de belo (ne: bela kulto); belreĝino = reĝino de belo (ne: bela reĝino); varmenergio = energio de varmo (ne: varma energio), voluptamo = amo al volupto (ne: volupta amo). Kunmetaĵo esprimas "specon” de io (dikfingro = speco de fingro, nome polekso aŭ halukso; altforno = speco de forno, nome forno por ferfabrikado), dum memstara adjektivo esprimas taksadon (maldika dikfingro de maldika homo; malalta altforno apud pli alta altforno). Tial esprimojn "bela knabino, juna knabo, granda libro” ne eblas simple kunmeti al "belknabino, junknabo, grandlibro”, ĉar tiuj vortoj havus diferencan signifon. La kunmetaĵo havas sencon nur tiam, kiam ĝi havas realan modelon en la vivo: se la naturo ne donus al ni unu fingron okulfrape pli dika ol la ceteraj, la vorto "dikfingro” estus sensencaĵo.

4.13. Adjektivaj kunmetaĵoj. Ankaŭ la adjektiva ĉefelemento substantivigas la flankelementon (herbriĉa = riĉa je herbo; belriĉa = riĉa je belo; varmplena = plena je varmo; prespreta = preta je preso; servopreta = preta je servo; di-simila = simila je dio). Ekzistas ankaŭ simpla apudmetado de adjektivoj (vortaro angla-rusa; blanka-ruĝa-blua standardo). La adjektivoj derivitaj de aliaj vortspecoj, kiam la finaĵo -a estas uzita proprafunkcie, kondutas kvazaŭ vort-kunmetoj, en kiuj la finaĵo -a anstataŭas iun adjektivon (homa = homrilata, homspeca). Tiu principo ebligas krei adjektivojn eĉ el vortgrupoj, en kiuj estas kiel substantivo la morfemo antaŭ la finaĵo -a (plenkreska = estanta en plena kresko; dupieda = havanta du piedojn; junknabina koro = koro de juna knabino; bluokula infano = infano kun bluaj okuloj; senlabora profito = profito akirita sen laboro; senforta knabo = knabo sen forto). Sed ĉi tiuj adjektivaj kunmetaĵoj ne pravigas similajn kunmetaĵojn substantivajn (ne: plenkresko, dupiedo, junknabino, bluokulo, senlaboro, senforto). Se tiaj substantivaj kunmetaĵoj tamen estas uzataj, ili montras specon de io (ekz. tripiedo = speco de seĝo, nome tripieda seĝo aŭ portilo por aparatoj).

4.14. Verbaj kunmetaĵoj. Ĉe la verbaj kunmetaĵoj la flankelemento esprimas aŭ rezulton de la ago aŭ manieron de la ago. La rezulto estas analizebla kiel adjektivo predikativa (kunrasti = rasti ion kuna), la maniero kiel adverbo (kunludi = ludi kune). Do la sama flankelemento povas havi ĉe diversaj verboj diferencan eksplikon laŭ la enhavo de la verbo kaj laŭ la kutimoj de la uzantoj (ludi kune, sed ne rasti kune). La maniero de la ago estas analizebla ankaŭ per substantivo kun la prepozicio PER (martelbati = bati per martelo). Kiel esprimiĝon de maniero eblas analizi ankaŭ vortojn, en kiuj la finaĵo -i estas uzata proprafunkcie kaj anstataŭas iun verbon (marteli = agi martele; verdi = impresi verde), kvankam pro tio ni ne konsideros la vortojn kunmetaĵoj. Ĉe la kunmetaĵoj el substantivaj kaj verbaj radikoj necesas vicigi ilin laŭ logiko: pafarko (= arko por pafi) - arkpafi (= pafi per arko, ne: pafarki); fajfsako (= sako por fajfi) - sakfajfi (= fajfi per sako, ne: fajfsaki) - sakfajfado - sakfajfilo (= fajfsako); skribmaŝino - maŝinskribi - maŝinskribo -maŝinskribado.

4.15. Adverbaj kunmetaĵoj. La finaĵo -e estas ĉiam uzata proprafunkcie kaj esprimas manieron, tial la adverbaj kunmetaĵoj estas kreataj el la kunmetaĵoj substantivaj, adjektivaj kaj ankaŭ verbaj (presprete, herbriĉe, sangavide, bonfarte, maŝinskribe, senlabore ktp.).

4.16. Derivado. Derivado estas vortfarado per prefiksoj kaj sufiksoj, komune nomataj derivaj afiksoj, diference de la afiksoj gramatikaj (finaĵoj). Sed plej ofte oni nomas ilin nur afiksoj, pensante pri la leksikaj morfemoj, kiuj modifas la leksikan signifon de la vortradiko (baza leksika morfemo). Historie la afiksoj evoluis (en la naciaj lingvoj) el memstaraj vortoj, kiuj komencis esti uzataj ĉefe en kunmetaĵoj, ĝis ili perdis sian memstarecon. En Esperanto la afiksoj konservas la kapablon de memstara uzo (for, disa, aĉa, eta ktp.), sed ankaŭ ili estas uzataj precipe en kunmetaĵoj. Multaj vortoj, kiuj ne estas afiksoj, komencis uziĝi tiamaniere ankaŭ en Esperanto (fi-, ĉef-, vir-, -ama, -hava, -tuko), do ni estas atestantoj de simila evoluo, kiu okazis kaj okazas en la naciaj lingvoj.

La veraj afiksoj estas tiuj, kiuj tute ne obeas la regulojn de kunmetado, ekzemple ne prenas la ĉefan signifon, kvankam ili troviĝas sur la fino de la vorto (knabeto = eta knabo, ne knaba eto). La afiksoidoj estas tiuj afiksoj, kiuj parte obeas la regulojn de kunmetado, ekzemple estas portantoj de la ĉefa signifo de la vorto (junulo = juna ulo). Sed ĝi ne estas vera kunmetado, ĉar tiukaze "junulo” devus esti la sama malkorektaĵo kiel "junviro”. La derivado havas do certajn apartaĵojn. Krom la oficialaj afiksoj penetras en Esperanton ankaŭ afiksoj neoficialaj, inter ili la grek-latinaj pere de fremdvortoj. En la funkcio de prefiksoj estas uzataj la prepozicioj.

4.17. Veraj afiksoj. La veraj afiksoj ne obeas la regulojn de la vortkunmetado. La veraj prefiksoj (bo, eks, ge, mal, pra) ne estas substantivigataj de la substantiva ĉefelemento, sed adjektivigataj (bopatro = boa patro; prapatro = praa patro; gepatroj = geaj patroj; eksministro = eksa ministro; malamiko = mala amiko aŭ malo de amiko, sed ne amiko de malo, patro de boo ktp.). La veraj (diafanaj) sufiksoj (aĉ, et, eg, ĉj, nj) ne ŝanĝas la karakteron de la radiko, ne iĝas la ĉefelemento (knabaĉo = aĉa knabo; knabeto = eta knabo; knabego = ega knabo; knabĉjo = aminda knabo; knabinjo = aminda knabino - ne: knaba aĉo, knaba ego ktp.). Al la veraj sufiksoj kalkulas la Plena Gramatiko ankaŭ la sufikson UM, kiu ja transprenas la ĉefan signifon (plandumo = umo sur plando), sed pro sia nedifina signifo ĝi ne havas karakteron de memstara radiko. Apenaŭ eblas konsenti, ke ankaŭ la numeralaj sufiksoj (obl, on, op) apartenas al la veraj sufiksoj; ili ja portas la ĉefan signifon (duoblo = oblo de du) kaj havas memstaran uzon kun preciza difino. Ĉi tien pli taŭgus la verbaj participaj sufiksoj (ant, int, ont, at, it, ot), kiuj ne estas memstare uzataj.

4.18. Afiksoidoj. La afiksoidoj estas ĉiuj afiksoj, kiuj kondutas kiel radikoj ĉe kunmetado. La prefiksoidoj (dis, ek, for, mis, re) funkcias antaŭ verbaj radikoj kiel adverboj (miskonduti = konduti mise) aŭ kiel adjektivoj predikativaj (forsendi = sendi ion, por ke ĝi estu fora; diskuri = kuri por esti disaj) aŭ kiel epiteto flankelementa (diskarnigi = igi disa karno). La sufiksoidoj estas ĉiuj sufiksoj, kiuj transprenas la ĉefan signifon de la kunmetaĵo (hundino = hunda ino). Kompreneble, la analizado estas nur proksimuma: inter "junulo” kaj "juna ulo” estas nuanca diferenco; aŭtomobilo estas "sprita aĵo”, sed ne "spritaĵo” ktp.

4.19. Fremdaj afiksoj. Kun la grek-latinaj vortoj penetris en Esperanton ankaŭ grekaj kaj latinaj afiksoj, kiuj en Esperanto ne estas uzataj memstare, sed nur kiel partoj de tiuj vortoj: ekzemple la prefikso PRE- (preludo, prepozicio, prefikso) aŭ la sufikso -ACIO (deklaracio, kunjugacio, deklinacio). La esperantistoj kutime lernas tiujn vortojn kiel unu tutaĵon, multaj eĉ ne konscias, ke fakte temas pri derivaĵoj. Lastatempe aperis provoj memstarigi tiujn afiksojn kaj uzi ilin ankaŭ ĉe aliaj Esperantaj vortoj, precipe en la fakstilo. Plena Gramatiko nomas tiujn afiksojn "ŝajnaj” aŭ "pseŭdoafiksoj”, kvankam ili estas nek ŝajnaj nek pseŭdaj. Ili estas nur "latentaj” ( = kaŝitaj) fremdaj afiksoj.

4.20. Vortoj uzataj en la funkcio de afiksoj. En la funkcio de prefiksoj estas tute normale uzataj la prepozicioj (alveni, laŭvera, senplumigi ktp). kaj kelkaj vortradikoj (ĉefverko, virĉevalo, fihomo). En la funkcio de sufiksoidoj servas pluraj radikoj (tablotuko, flugilhava, pacama, vermoplena). Plena Gramatiko nomas ilin "kvazaŭsufiksoidoj"; la taŭgeco de tiu termino estas dubinda, ĉar ĝi estas en la lingvistiko nekonata.

4.21. Fakaj afiksoj. Por la bezonoj de la faka stilo estas enkondukataj en Esperanton novaj prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj estas konsiderataj kiel neoficialaj afiksoj. Tio estas ekzemple la prefiksoj PRE- (preludo = antaŭludo; premorta = antaŭmorta), HIPER- (hiperstrukturo = superstrukturo), PSEŬDO- (pseŭdobazo = ŝajna bazo, kvazaŭ-bazo) kaj precipe la sufiksoj -OZA (sabloza = sabloriĉa), -IVA (produktiva = kapabla multe produkti; trabativo = kapablo trabati), -IZI (gluizi = ŝmiri per gluo; pasteŭrizi = apliki la metodon de Pasteur), -IFI (varmifi = igi varmon; varmigi = igi varma), -ESKA (japaneska = japansimila; vireska knabino; virineska knabo), -IKO (poetiko = scienco pri poezio; informadiko = scienco pri informado), -OIDO (homoido = homsimila simio; elipsoido; asteroido; sufiksoido). En la kemio estas uzataj la sufiksoj -ITO, -ATO kaj -IDO por la nomoj de saloj (sulfito, sulfato, sulfido), en la zoologio oni uzas la sufikson -EDOJ por la nomoj de familioj (cervedoj), la sufikson -ENOJ por la nomoj de subfamilioj (cervenoj), en la botaniko servas la sufikso -ALOJ por la nomoj de ordoj (rozaloj) kaj la sufikso -ACOJ por la nomoj de familioj (rozacoj).

4.22. Plurelementaj kunmetaĵoĵ (derivaĵoj). La plurelementaj kunmetaĵoj havas duobla aŭ la ĉefelementon (kest/ŝlos-ilo) aŭ la flankelementon (kudr-il/ujo), eventuale ambaŭ du (dom-pord/ŝlos-ilo). Ĉe la pli komplikaj kunmetaĵoj ol duelementaj estas taŭge skribi dividstrekon, por ke la vorto estu pli facile komprenebla (poŝtmark-kolekto, dompord-ŝlosilo, turhorloĝ-montrilo). La plurelementajn kunmetaĵojn ĉiam eblas dividi je du partoj.

4.23. Inversa vortefiko. En kelkaj kunmetaĵoj (senforta, grandlabora) la flankelemento substantivigas la ĉefelementon (estanta sen forto, estante granda laboro), do inverse ol en la ceteraj kunmetaĵoj, en kiuj la ĉefelemento influas la flankelementon. Ĉe la inversa vort-efiko estas la finaĵo -a uzita proprafunkcie eĉ ĉe adjektiva radiko, ĉar en la vorto estas kvazaŭ kaŝita ankoraŭ la finaĵo substantiva: senforta = (sen forto)a.

4.24. Vortgrupoj. Multajn nociojn ne eblas esprimi per unu vorto, tial ili estas esprimitaj per grupo da vortoj (vortgrupo), kiu funkcias kiel unu tutaĵo, unu esprimo. La vortgrupoj plej ofte aperas en la fakstilo (latentaj flankelementoj, kompleksa frazo, egaligo de kunkudroj, ŝmirado per brilpliiga solvaĵo). Ĉiu tiu metodo estas uzata tiam, kiam oni volas eviti monstrajn kunmetaĵojn (kunkudregaligo, latentflankelemento) aŭ kiam la kunmetaĵo havus alian signifon (ligna ŝraŭbo = ŝraŭbo el ligno; lignoŝraŭbo = ŝraŭbo por fiksi lignojn, ekz. metala, plasta k.s.).

4.25. Mallongigoj kaj akronimoj. En Esperanto ekzistas pluraj specoj de mallongigoj. Kelkaj vortoj aŭ grupoj da vortoj estas skribataj mallongigite, sed plene prononcataj (d-ro, s-ro, ekz-e, ktp., k.s. - doktoro, sinjoro, ekzemple, kaj tiel plu, kaj simile), aliaj estas mallongigite ne nur skribataj, sed ankaŭ prononcataj (sulfo = sulfuro; labo = laboratorio; zoo = zoologia ĝardeno). La mallongigitaj nomoj de kemiaj elementoj servas por derivado (sulfo - sulfato, sulfito, sulfido), aliaj forhakitaj formoj estas kutime slangaj (labo, zoo, aŭto, stereo). La inicialaj nomoj (akronimoj) estiĝas el la inicialoj de la unuopaj vortoj de plurvorta nomo; ili estas aŭ literumataj (GDR - legu: godoro = Germana Demokratia Respubliko) aŭ legataj kiel memstaraj vortoj (ĈEA - legu: ĉea = Ĉeĥa Esperanto-Asocio; KIK - legu: kik = Konstanta Internacia Kvalifikejo). Speciala kazo estas la vorto Usono, kiu komence de la jarcento estis proponata internacie (USN = United States of North America), sed ĝi akceptiĝis sole inter la esperantistoj, dum la cetera mondo uzas la mallongigon USA. En Esperanto ne estas uzata rekte USN, sed la vorto Usono, kiu ebligas formi derivaĵojn kaj distingi la nomojn koncernantajn la ŝtaton disde tiuj, kiuj koncernas la kontinenton (Usona - Amerika, Usonano - Amerikano). El aliaj lingvoj ofte estas prenataj en Esperanton jam pretaj akronimaj vortoj formitaj el inicialoj (lasero - Light of Amplifier with Stimulated Emission of Radiation) aŭ el la komencaj silaboj (komsomolo - KOMunistiĉeskij SOjuz MOLodjoĵi).

4.26. Ŝanĝo de la vortsignifo. Multaj vortoj el la komunuza stilo akiras novan signifon en la fakstilo, nome per precizigo de la vortsignifo (metalo - unu difinon havas la fiziko, alian la kemio) aŭ per metafora nocio-transporto (kapo de ŝraŭbo, dentoj de rado, kruro de tablo, informa kanalo ktp.). Pri metonimio temas tiam, se certa esprimo estas uzita en la signifo, kiu pli konkrete devus esti kreita per derivaĵo (rikolto = rikoltado aŭ rikoltaĵo; la tuta tablo ekridis = la tablanaro ekridis) aŭ per transporto de propra nomo sur la nomon de objekto (damasko, pergameno, rentgeno, pasteŭrizi - el la nomoj: Damasko, Pergamo, Roentgen, Pasteur).

4.27. Fremdaj vortoj. Laŭ la 15-a regulo de la fundamenta gramatiko Esperanto povas akcepti ĉiun ajn internacian vorton, donante al ĝi fonetikan ortografion kaj Esperantan gramatikan formon (toreadoro, vindsurfingo, agrikulturo ktp.). Tamen estas pli taŭge preni la vortradikon kaj la ceterajn vortojn formi laŭ la reguloj de la Esperanta vortfarado (toreisto, surfotabulo, agrokulturo). Multaj vortoj estas tradukeblaj (micetologio = fungoscienco): la fakstilo preferas la vortojn internaciajn, la populara literaturo la esprimojn tradukitajn. La lingvo malvolonte akceptas novajn vortradikojn, ĉar la vortprovizo de Esperanto estas jam tiom ampleksa, ke estas preskaŭ neeble, ke unu homo ekregu ĝin plene. Necesas atenti pri la t.n. falsaj amikoj, t.e. vortoj nur ŝajne internaciaj (ekz. "benzino” estas en la franca "essence", en la brita angla "petrol” kaj en la usona angla "gasoline”).

4.28. Terminologiaj principoj por la fakliteraturo. La fakterminaro estas en Esperanto subevoluinta (la faklibroj estas malfacile vendeblaj), kio estas nuntempe la plej granda manko de nia movado. Ĉar ĉiu esperantisto havas sian profesion, en kiu ekzistas terminaro, li devus koni la terminologiajn principojn por terminfarado, por ke li povu kunlabori ĉe la evoluigado de terminoj de sia fako. La terminologiajn principojn por la ĉefaj mondlingvoj (kaj tiel ankaŭ por ĉiuj ceteraj lingvoj) ellaboris aŭstra profesoro d-ro Eŭgeno Wüster (en 1931) - ni povas fieri, ke li estis esperantisto.

Ĉiu faka nocio (imago) devas esti precize difinita. La nocio estas esprimita per termino, do per konkreta vorto aŭ vortgrupo. Ĉiu nocio devus esti esprimita nur per unu termino (en la realo sinonimoj ekzistas en la faka leksiko, sed principe ili ne taŭgas) kaj ĉiu termino devus esprimi nur unu nocion en la kadro de unu fako. Ne malhelpas, se la sama termino estas diference difinita en diversaj fakoj (ekz. "operacio” en medicino, financoj kaj militado). La terminoj ekzistas nemotivitaj, radikaj (seĝo, tablo, ŝraŭbo) kaj motivitaj, priskribaj (brakseĝo, skribotablo, ligna ŝraŭbo, lignoŝraŭbo, ŝraŭbilo ktp.). Oni devas zorgi, ke la terminoj estu motivitaj ĝuste, dum la malĝuste motivitajn oni forlasu (tial estis forlasita kaj nuligita "ĉevalforto", ĉar ĝi ne estis unuo de forto, sed de povumo). Alia afero estas, se la vorto perdis sian priskriban karakteron kaj estas perceptata kvazaŭ radika nemotivita termino (ekz. "atomo” signifas greke "nedividebla", sed nun neniu komprenas ĝin tiamaniere, tial ĝi povis resti, kvankam estas de longe sciate, ke la atomoj konsistas el pli malgrandaj eroj). La termino devas kiel eble plej trafe bildigi la nocion, sed ĝi devas samtempe eviti superfluan, pleonasman ripetadon de informoj (ekz. estas superflue diri "transformilo de alterna kurento", ĉar transformi eblas sole la alternan kurenton). Ankaŭ ĉi tie validas la fama principo de neceso kaj sufiĉo. Tre grava kvalito de termino estas la produktiveco, kapablo de termino derivi novajn vortojn (brakseĝo - brakseĝa). El la vortgrupoj kutime ne eblas krei derivaĵojn (ŝranko por libroj), tial ekzistas forta tendenco al unuvorteco, se ĝi eblas (libroŝranko - libroŝranka).

Tre grava estas la internacieco de termino. Ĉe kreado de terminaro por certa fako kutime estas unue sur internacia nivelo elektitaj bezonataj nocioj, ĉiu nocio estas precize difinita, kaj nur poste oni serĉas por ĉiu nocio taŭgan terminon en la unuopaj lingvoj. La diverslingvaj terminoj povas koincidi en tri gradoj:

a) koincidas iliaj nocio-enhavoj (lignaĵisto - ĉeĥe "stolar~"), sed ne la nocio-formoj (la ĉeĥa termino por lignaĵisto signifas laŭvorte "tablisto”)

b) koincidas iliaj nocio-enhavoj (lavistino - ĉeĥe "pradlena") kaj ankaŭ la nocio-formoj (lavi - ĉeĥe "prát", do laŭvortaj tradukoj koincidas)

c) koincidas kaj la nocio enhavoj kaj la nocio-formoj kaj la son-formoj (konvertoro - ĉeĥe "konvertor")

Tamen la koincido de la son-formoj ne ĉiam signifas ankaŭ la koincidon de la nocio enhavoj (la ĉeĥa "trafika” ne estas trafiko, sed tabakvendejo), ankaŭ la koincido de nocio-formo (mizero - ĉeĥe "bída") ne ĉiam signifas la koincidon de la nocio enhavo (ĉeĥe "bídák” ne estas mizerulo, sed kanajlo).

La plej grava kvalito de terminoj estas ilia sistema aranĝo, kio estas ofta kaŭzo, kial Esperanto forlasas konatajn internaciajn vortojn, kiuj rompas la sistemecon, kaj anstataŭigas ilin per propraj sistemaj esprimoj (transformilo anstataŭ transformatoro, informadiko anstataŭ informatiko, homoidoj anstataŭ hominoidoj ktp.).

Kiu volas serioze kunlabori pri la evoluigado de la fakaj terminaroj, tiu devas konatiĝi kun la terminologiaj principoj pli detale. La diletanta elpensado de terminoj "laŭokule” povas al nia movado nur malutili. Ĉi tiu artikolo nur celas montri, ke la terminologia laboro ne estas facila kaj ke neniu povas ĝin fari sen serioza sinpreparo.


5. MORFOLOGIO

5.1. VORTSPECOJ. En Esperanto ekzistas jenaj vortspecoj:

a) substantivo: domo, strato, penso, belo

b) adjektivo: bona, bela, doma, pensa

c) pronomo: mi, mia, tio, io, ĉiu

d) numeralo: unu, tria, duono

e) verbo: pensi, labori, beli, kuri

f) adverbo: nun, hodiaŭ, bele, surstrate, kiam, tial

g) prepozicio: antaŭ, sub, super, al

h) konjunkcio: kaj, aŭ, nek, sed

i) subjunkcio: ke, se

j) interjekcio: ho! fi! ve! miaŭ

La limoj inter la unuopaj vortspecoj ne estas ĉiam precizaj. Multaj vortoj fakte apartenas al du vortspecoj havante iliajn proprecojn. Ekzemple la pronomoj "mia, tia", la numeraloj "kelkaj, multaj, dua", la verboj ,,laboranta, kaptita” estas samtempe adjektivoj, la numeraloj "due, trioble” kaj la verboj "laborante, kaptite” estas ankaŭ adverboj. La demandaj korelativoj (kiu, kiam) servas ankaŭ kiel subjunkcioj. En la frazoj "mia kara ne venis - ami estas pli noble ol malami - ĉiu li havas sian ŝi - via morgaŭ estos pli feliĉa ol mia hieraŭ” estas la adjektivo, verbo, pronomo kaj adverbo uzitaj en la funkcio de substantivo.

5.2. SUBSTANTIVO. La substantivo esprimas ideon de konkreta aŭ abstrakta estaĵo: hundo, Petro, penso, muziko, knabo, kuro, salto.

5.2.1. Nomoj komunaj kaj propraj. La diferenco inter ili ne estas ĉiam strikta. En fabeloj kaj fabloj la komunaj nomoj estas ofte konsiderataj kiel propraj (patro Urso kaj patrino Ursino, onklino Vulpino, Forto mokis Saĝon ktp.). La komunaj nomoj "suno, luno, tero” el la astronomia vidpunkto estas nomoj propraj (Suno, Luno, Tero). Sub la influo de la angla oni skribis majuskle ankaŭ la nomojn de tagoj kaj monatoj (Lundo, Januaro), sed nun estas preferata minuskla skribo (lundo, januaro). La nomoj de nacioj estis skribataj majuskle (Slavo, Ruso) en la komenca periodo de nia movado, poste enradikiĝis skribo minuskla (slavo, ruso), ĉar esti ekz. franco ne estas pli individua eco ol esti barbulobelulo. Tamen lastatempe en PIV kaj PAG reaperis opinioj, ĉu ne estus pli bona la skribo majuskla por ne riski konfuzi Romano kun romano, Ligo kun ligo, Parto kun parto, Medo kun medo ks. Pro simila kaŭzo oni diferencigas la vortojn Esperanto, Ido (lingvoj) kaj esperanto (kiu esperas), ido (infano). (Pri la propraj nomoj vidu ankoraŭ la artikolojn 3.6. kaj 3.7.)

5.2.2. Genro kaj sekso. La gramatika genro en Esperanto ne ekzistas. Tamen ekzistas rimedoj por diferencigi la sekson de vivaj estaĵoj. Ĉe la personoj la vira sekso ne havas specialan afikson (patro, junulo, kantisto, Paŭlo, Karolo, Mario), dum la ina sekso alprenas la sufikson -ino (patrino, junulino, kantistino, Paŭlino, Karolino), ĉe la propraj nomoj pli ofte la finaĵon -a (Paŭla, Karola, Maria, Johana, Eva, Ana, Katarina k.s.). La karesnomojn oni kreas per la sufikso -eto (junuleto, junulineto), ĉe la propraj nomoj kaj nomoj de familianoj en la vira sekso per la sufikso -ĉjo (Joĉjo, paĉjo), en la ina sekso per la sufikso -njo (Manjo, panjo). Ekzistas ankaŭ vortoj, kiuj montras nur virinojn (amazono, najado, nimfo, damo, matrono, primadono k.s.), kaj vortoj, kiuj tute ne indikas la sekson (homo, persono, bebo, infano, ĝemelo). Ĉe kelkaj vortoj (ekz. ĉe la profesi-nomoj) ne estas la sufikso -ino deviga (Nia prezidanto estas sinjorino Nová, profesoro de gimnazio, mia bona amiko = Nia prezidantino estas sinjorino Nová, profesorino de gimnazio, mia bona amikino).

Ĉe la bestoj la vira sekso havas la prefikson vir- (virbovo, virĉevalo. virhundo, virkoko), kiu en la komenca periodo de la movado estis uzata ankaŭ sufikse (kokviro, hundviro), sed la sufiksa uzo kaŭzis konfuzojn (kaproviro = faŭno, ĉevalviro = centaŭro), tial ĝi ne plu estas uzata (tamen oni povas renkonti ĝin en la malnova literaturo). La ina sekso estas esprimata per la sufikso -ino (bovino, ĉevalino, hundino, kokino). Nemultaj vortoj esprimas nur unu sekson (masklo = virseksulo, femalo = inseksulino, stalono = virĉevalo, boko = virkapro aŭ vircervo, taŭro = virbovo, okso = kastrita bovo, kapono = kastrita virkoko). Por kastritaj estuloj oni uzis la prefikson eks- (eksvirbovo, ekstaŭro, eksbovino, eksstalono, ekskokino, eĉ eksviro kaj eksvirino k.s.), kio estas maltaŭga, ĉar ankaŭ kastrito apartenas ĉiam al sia seksularo - la seksa aktiveco ne estas unu sola distingilo por masklo kaj femalo. Tial estis proponita la sufikso -uko (bovuko, bovinuko), kiu nun nur klopodas pri akceptiĝo (tirita el eŭnuko = kastrita viro).

La senafiksaj bestnomoj ne indikas la sekson, nek kastritecon, sed sole la zoologian specion: Mi havas katon (povas esti aŭ virkato aŭ katino). Tamen la senafiksaj bestnomoj per sia karaktero estas pli proksimaj al la sekso vira, tial sufiĉas diri "kato kaj katino, koko kun dek kokinoj, patro urso kaj patrino ursino ktp.", sed ne eblas "virkato kaj kato, virkoko kun dek kokoj, patro virurso kaj patrino urso". Pro tio en la fabeloj kaj fabloj estas preferindaj esprimoj "sinjoro Lupo, sinjorino Lupino, fraŭlo Vulpo, fraŭlino Leporino, frato Fiŝo, fratino Fiŝino", ne "sinjorino Vulpo, fratino Fiŝo", kvankam oni uzas ankaŭ tiun ĉi manieron sub influo de la gepatraj lingvoj (se "vulpo” kaj "fiŝo” estas en la patrolingvo de la parolanto ingenraj; tamen por tiuj, en kies patrolingvo ili estas virgenraj, tio ŝajnas nenatura). Sole ĉe la personigitaj ideoj kaj objektoj eblas apliki ambaŭ seksojn laŭplaĉe: sinjoro Lunosinjorino Luno, frato Fortofratino Forto, knabo Kverkoknabino Kverko.

5.2.3. Nombro. Esperanto havas du gramatikajn nombrojn: la singularon, kiu esprimas nur unu estaĵon aŭ aferon kaj havas la finaĵon -o (amiko, tablo, ideo), kaj la pluralon, kiu esprimas du aŭ plurajn estaĵojn aŭ aferojn kaj havas la finaĵon -oj (amikoj, tabloj, ideoj). Por esprimi grandan nombron de objektoj aŭ aferoj havas E-o ankaŭ aliajn rimedojn. La prefikso ge- indikas personojn de ambaŭ seksoj (geamikoj = amiko kaj amikino aŭ amikoj kaj amikinoj), ĉe la bestoj ĉiam nur unu paron (gekolomboj = virkolombo kaj kolombino). La sufikso -aro esprimas kolekton de samspecaj ekzistaĵoj (homaro, arbaro, vortaro, brutaro, hararo), ĉe la vivaj estaĵoj ĝi jam enhavas informon pri ambaŭ seksoj (junularo, ne gejunularo). La sufikso -ado povas esprimi vicon da agoj (pafado = vico da pafoj, saltado = vico da saltoj, martelado = vico da martelbatoj). Ekzistas vortoj, kiuj ĉiam indikas multajn unuopulojn (grupo, popolo, nacio, lando, grego, armeo). Dupartaj objektoj havas formon aŭ pluralan (okulvitroj) aŭ singularan (biciklo, tondilo, pantalono, okulvitro).

Komparu jenajn frazojn: Sur la tablo kuŝis tri tondiloj kaj du paroj da okulvitroj (aŭ: du okulvitroj). Ĉiuj levis la kapon (ne kapojn, ĉar ĉiu havas nur unu kapon). Ĉiuj levis la manon (ĉiu levis nur unu sian manon). Ĉiuj levis la manojn (ĉiu levis ambaŭ siajn manojn). La tri pomoj havas sian arbon en nia ĝardeno (ĉiuj tri pomoj devenas de unu arbo). La tri pomoj havas ĉiu sian arbon en nia ĝardeno (ili devenas el tri arboj).

5.2.4. Deklinacio. En Esperanto estas jenaj kazoj: la nominativo havanta la finaĵojn -o, -oj (domo, domoj) kaj la akuzativo aldonanta la finaĵon -n (domon, domojn). La ceteraj kazoj estas esprimataj per prepozicioj starantaj antaŭ la nominativo (en la domo, pri la domoj), ili do estas kazoj prepoziciaj, nomataj ankaŭ prepozitivoj. Se prepozitivo akceptas la akuzativan finaĵon, ne temas pri speciala kazo, sed pri direkto (en la domon, antaŭ la domojn). La kazo alparola nomata vokativo en Esperanto koincidas kun la nominativo, sed ĉiam sen la artikolo (Knabo, venu al mi.) La nominativa singulara finaĵo -o estas eliziebla kaj anstataŭigebla per la apostrofo, plej ofte en la poezio (Mi amas vin, ho mia karulin'.)

5.2.5. Artikolo. La nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas. La vortoj estas nedifinitaj per si mem (Venis virino kaj volis paroli kun vi). La nedifinitecon oni povas emfazi per la nedifinaj pronomoj (iu virino, ia virino), eventuale per la numeralo "unu” (unu virino), sed la uzo de la numeralo en la funkcio de nedifina artikolo estas evitinda.

La difina artikolo havas la formon LA por ambaŭ nombroj kaj por ĉiuj kazoj. Post la vokale finiĝantaj prepozicioj la artikolo povas esti kurtigita kaj apostrofita (ĉe l' tablo, pri l' patro, pro l' malsano, de l' patrino), kion aplikas precipe la poezio. Malrekomendinda estas la apostrofado post aliaj vortspecoj (ke l' homo, se l' virino, kvazaŭ l' infano, doni l' panon) kaj antaŭ la vortoj vokale komenciĝantaj (l'amo, l'afero, l'avo) pro facila konfuzeblo (lamo, la fero, lavo).

La artikolo estas la ĉefa determinilo de la substantivoj. Ĝia signifo estas simila al TIU, TIUJ, sed malpli emfaza, sen fingromontrado. La artikolo atentigas, ke oni parolas pri konata estaĵo aŭ afero, pri konkreta individuo, pri kiu oni jam antaŭe parolis aŭ kiun oni havas antaŭ la okuloj aŭ kiu estas unu sola, unika en la mondo, simple kiu estas precize determinita.

La uzo de la artikolo estas simila kiel en la angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj, sed ankaŭ en tiuj lingvoj la uzo de la artikolo ne ĉiam precize koincidas. En Esperanto ekzistas situacioj, en kiuj la artikolo devas esti uzita, situacioj, en kiuj ĝi ne devas esti uzita, kaj situacioj, en kiuj oni povas la artikolon uzi aŭ ne uzi laŭ persona gusto aŭ laŭ nacilingva kutimo. En dubaj kaŭzoj estas malpli granda eraro ne uzi la artikolon.

5.2.5.1. La artikolo estas uzata:

a) se oni parolas pri io jam antaŭe menciita, pri io kuŝanta antaŭ niaj okuloj, simple pri io, pri kies identeco estas nenia dubo: Fine mi mendis la robon (diras edzo pri la robo, pri kiu lia edzino jam parolas duonjaron). Mi aĉetis ĉapelon (anoncas la edzino neatendite). Donu al mi la panon (diras oni ĉe la tablo, sur kies kontraŭa flanko kuŝas ia pano). Donu al mi panon (diras oni, se sur la tablo troviĝas nenia pano). Kie estas la ĵurnalo? (diras la patro pri la hodiaŭa ĵurnalo dezirante legi ĝin). Donu al mi ĵurnalon (diras la patrino al siaj infanoj pri iu ajn ĵurnalo, ĉar ŝi volas nur bruligi la fajron). Mi ne loĝas en tendo, se en kabano (oni parolas pri la maniero de loĝado). Mi ne loĝas en la tendo, sed en la kabano (oni vidas la tendon kaj la kabanon antaŭ siaj okuloj).

b) se la artikolo anstataŭas la refleksivon ĉe vestaĵoj, korpopartoj kaj parencoj: Mi demetis la jakon (mian jakon). La knabo frotis al si la okulojn (siajn okulojn). Li loĝas ĉe la gepatroj (ĉe siaj gepatroj).

c) se la substantivo ne montras konkretan individuon, sed reprezentanton de sia kategorio: La historio estas pli arto ol scienco. (Sed: Rakontu al mi belan historion). La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. (Sed: Sur la tablo kuŝas blanka papero). La hundo estas fidela amiko de la homo = La hundoj estas fidelaj amikoj de la homoj. - Ĉe abstraktaĵoj kaj materialoj sen epiteto aŭ suplemento la artikolo ne estas deviga: (La) Lakto estas pli nutra ol (la) vino. (La) Vitro estas rompebla kaj travidebla. (La) Malfeliĉo kunigas la homojn, (la) feliĉo disigas ilin. - Sed: La fero el Svedujo estas bona (suplemento). La grandaj malfeliĉoj estas silentaj (epiteto).

d) se temas pri ĉiuj partoj de la tuto: Oni traserĉis la domojn en la strato (ĉiujn domojn). Oni traserĉis domojn en la strato (ne ĉiujn domojn). Jen staras la infanoj de mia amiko (ĉiuj liaj infanoj aŭ tiuj el la infanoj, pri kiuj ni jam parolis). Jen staras infanoj de mia amiko (nur kelkaj el liaj infanoj). Tie iras filo de sinjoro N (unu el liaj filoj). Tie iras la filo de sinjoro N (tiu el la filoj, pri kiu ni jam antaŭe parolis, aŭ sinjoro N havas sole unu filon).

e) se temas pri io unika, sola de sia speco: la suno, la luno, la ĉielo, la tero, la mondo, la alteco de domo (ĉiu domo havas nur unu altecon), la longeco de la ekvatoro, la tria etaĝo (ĉiu domo havas nur unu trian etaĝon). Ankaŭ la adjektiva relativa superlativo montras unikaĵon: La plej rapida aŭtomobilo de la mondo. Vi estas la plej bela knabino, kiun mi konas. Li estas la plej bona studento de nia lernejo (tia studento estas nur unu en la tuta lernejo). La artikolo ne estas uzata ĉe la superlativo absoluta. Komparu: Ŝi surhavis plej valorajn juvelojn (= treege valorajn). Ŝi surhavis la plej valorajn juvelojn el ĉiuj ĉeestantaj damoj.

f) antaŭ adjektiva aŭ substantiva epiteto: la fama kapitano Cook, la malgranda Petro, la stulta Johana, la granda Parizo, Karolo la Kvara, Amoro la Arkpafanto, la Sankta Virgulino la Nemakulita, la instruisto Novotný, la urbo Praha, la rivero Vultavo, la frato Fabiano, la sinjoro doktoro. - La artikolo ne estas uzata antaŭ titoloj kun nomoj (sen epiteto): sinjoro doktoro Novák (la bona sinjoro doktoro Novák), profesorino Ondrová, fraŭlino C~erná, kapitano Smith, kardinalo Richelieu.

g) antaŭ poseda pronomo, se ĝi anstataŭas substantivon: via libro kaj la mia (= libro). Tiu libro estas (la) mia.

h) antaŭ la vorto TUTA: en la tuta domo, mi prenis la tutan panon

i) se la priparolata afero koncernas jam menciitan aferon: Vi veturas al Brno. Ĉu vi jam aĉetis la bileton? (la bileton por Brno)

j) kutime antaŭ plurvortaj nomoj: la Unua de Majo, la Monto Blanka, la Ruĝa Maro, la Renkontiĝo de Pacdefendantoj

k) antaŭ la verbaj substantivoj montrantaj ĵus faritan agon, reprezentanton de sia kategorio aŭ se ilin sekvas DE: Ĉu vi aŭdis la krion? Mi ne komprenis la aludon. Fininte la skribadon, li kaŝis la paperon. La kantado estas agrabla okupo. La hirundoj anoncis la alvenon de la printempo. Min tre ĉagrenas la perdiĝo de tiu letero. La irado de la aferoj.

l) kutime antaŭ substantivo, al kiu rilatas predikativo: Li pentris la sinjorinon sidanta (en sida pozo). La okulojn li havas bluaj. La knabinoj dancis nudpiedaj. Li trovis la vinon bona (ke ĝi estas bona). - Sed kun epiteto: Li pentris sidantan sinjorinon (sur la bildo estas ia nekonata sidanta sinjorino). Li pentris la sidantan sinjorinon (tiun sinjorinon, kiu ĉi tie antaŭ niaj okuloj sidas, kvankam sur la bildo ŝi eble staras). Vi havas bluajn okulojn. Tie dancis nudpiedaj knabinoj (nekonataj). Tie dancis la nudpiedaj knabinoj (pri kiuj ni jam parolis, aŭ kiujn ni ĝuste nun rigardas, kvankam tiam ili povis danci piedvestitaj). Li trovis bonan vinon (pri kiu li ne sciis). Li trovis la bonan vinon (kiun li tiom serĉis).

5.2.5.2. La artikolo ne estas uzata:

a) antaŭ propraj nomoj kaj iliaj titoloj, se ili ne havas epiteton: Petro, Novák, Vultavo, Parizo, Bucefalo, kapitano Brown, sinjoro majoro Lee (Sed: la stulta Petro, la urbo Parizo, la ĉevalo Bucefalo)

b) se la substantivo estas jam determinita per pronomo: mia frato, tiu domo, kiu urbo, iu knabo, ĉiu homo, tia laboro, kia domaĝo, ia libro, ĉia klopodo, ties infanoj, nia plej granda sukceso ktp.

c) se la superlativo estas uzita en absoluta senco, sen komparado: La lernejon vizitadis plej bonaj knabinoj (ne la plej bonaj knabinoj en la urbo, sed simple tre bonaj, altkvalitaj knabinoj)

d) se la afero ankoraŭ ne estis menciita: Proksime de ĉi tie estas lernejo (ia lernejo). - Sed: La lernejo estas proksime de ĉi tie (en ĉi tiu frazo estas nova informo "proksime de ĉi tie", sekve "la lernejo” devas esti informo malnova, jam konata).

e) oni ne uzas la artikolon tiam, kiam oni ne estas certa, ĉu ĝin uzi. La artikolo fakte konfirmas, ke oni efektive parolas pri tiu difinita, jam konata afero, pri kiu la aŭskultantaro pensas. Se oni ekzemple dirus "hodiaŭ brilis suno", la aŭskultantoj povus prave opinii, ke ne temas pri nia, al ĉiuj konata suno, sed pri iu alia suno, ankoraŭ ne observita. Se la aŭskultantoj ne povas scii, pri kio temas, tiam oni ne uzas la artikolon. Se oni diras "sur la tablo kuŝas libro", oni supozas, ke la aŭskultantoj konas la tablon, sed ne la libron.

5.3. ADJEKTIVO. La adjektivo esprimas ideon pri kvalito, rilato aŭ determino: bela, tabla, certa.

5.3.1. Deklinacio. La singulara nominativa finaĵo -a alprenas en la pluralo la finaĵon -j kaj en la akuzativo la finaĵon -n (bela, belaj, belan, belajn). Kiel epiteto ĉiu adjektivo havas la saman formon kiel la substantivo, al kiu ĝi apartenas: bona amiko, bonaj amikoj, bonan amikon, bonajn amikojn. Se la adjektivo apartenas al pluraj substantivoj, ĝi devas esti en pluralo, same kiel substantivo, al kiu apartenas pluraj adjektivoj: bela domo kaj ĝardeno (sole la domo estas bela), belaj domo kaj ĝardeno (ambaŭ estas belaj), la angla kaj franca lingvoj (temas pri du lingvoj), la Ŝekspira kaj Bajrona lingvo (temas pri unu lingvo, la angla).

5.3.2. Signifo de la adjektivo. La adjektivo povas esprimi:

a) kvaliton - ĉi tiuj adjektivoj estas plej ofte originaj (bela knabino, saĝa viro) aŭ derivitaj per -ema, -inda (laborema knabo, skribinda letero), escepte derivitaj ankaŭ el substantivoj aŭ verboj (fantazia filmo, bombasta reklamo, efika laboro, loga propono).

b) rilaton - ĉi tiuj adjektivoj estas plej ofte derivitaj el substantivoj kaj verboj (pastra domo, subtegmenta ĉambro, ligna tablo, labora tago, porĉiama amo).

c) determinon - krom la veraj adjektivoj (certaj homoj) havas la adjektivan determinan funkcion ankaŭ la participoj (venintaj infanoj, kaptitaj kanajloj), la artikolo (la libro), la numeraloj (tri pomoj, tria pomo) kaj kelkaj pronomoj (mia libro, tiu plumo, iu sinjoro).

Kelkaj adjektivoj povas laŭ situacio esprimi aŭ kvaliton aŭ rilaton aŭ determinon: certa sukceso = senduba sukceso (kvalito); certa sinjoro = iu sinjoro (determino); reĝa trono = trono de la reĝo (rilato); reĝa donaco = bela kaj valora donaco (kvalito); nutra programo = programo pri nutrado (rilato); nutra manĝo = altkvalita manĝo (kvalito) ktp.

5.3.3. Komparacio. Por la komparacio estas uzataj la adjektivoj de kvalito (tre bela kampo, pli bela kampo, sed ne: pli tabla lampo). La komparacio ekzistas relativa, kiu komparas kvalitojn de du aŭ pluraj aferoj aŭ estaĵoj, kaj komparacio absoluta, kiu nur akcentas iun kvaliton sen komparado.

5.3.3.1. Komparacio relativa. La komparacio relativa havas tri gradojn:

1. pozitivo - bela

2. komparativo - pli bela, malpli bela

3. superlativo - plej bela, malplej bela

La komparativo komparas malegalaĵojn per PLI OL, MALPLI OL (Li estas pli riĉa ol mi, mi estas malpli riĉa ol li.) kaj egalaĵojn per TIEL-KIEL, TIOM-KIOM, SAME-KIEL, SAMGRADE-KIEL (Li estas tiel rapida, kiel lertmova. Ŝi estas tiom bela, kiom saĝa. La oranĝo estas same saniga kiel citrono. Li estas samgrade inteligenta kiel forta). La komparadon eblas akcenti per aliaj adverboj (Li estas konsiderinde pli granda ol vi. Petro estas nur iom malpli forta ol Johano. Petro estas ĝuste tiom alta kiel Paŭlo). Komparante du estaĵojn, la komparativo havas la valoron de la superlativo kaj postulas la artikolon (Li havas du filinojn; Maria estas la pli juna. Li levis la pli grandan el la tranĉiloj - evidentas, ke la tranĉiloj estis du). Esperanto ne uzas la komparativon en absoluta senco (mi aĉetis malpli novan ŝrankon), sed preferas aliajn rimedojn (mi aĉetis ne novan ŝrankon, fortranĉi konsiderinde grandan pecon da viando, esti ne tro inteligenta, esti ne sen riĉaĵoj; esti sufiĉe saĝa; ne tro junaj personoj ktp.).

La superlativo esprimas, ke iu aŭ io posedas kvaliton pli aŭ malpli ol ĉiuj aliaj. Tia estaĵo estas ĉiam siamaniere unika, tial ĝi postulas la artikolon (Li estas la plej bona amiko, kiun mi havas. Li estas mia plej bona amiko. Li estas la plej bona mia amiko. Li estas la plej bona el inter miaj amikoj. Li estas la plej bona lernanto de nia lernejo. Mi volas tiun plej bonan el la libroj). La superlativon eblas akcenti per MULTE (Li estas la multe plej fama verkisto en sia lando). Sen la artikolo ĝi estas uzata en la funkcio absoluta (Sur la tablo troviĝis plej bongustaj dolĉaĵoj. Plej malgranda infano tion scias.)

5.3.3.2. Komparacio absoluta. La komparacio absoluta estas esprimata per adverboj antaŭ la adjektivo (tre bela, malmulte saĝa, iom, ete, normale, vere, multe, ege, treege, ekstreme, perfekte, terure, tute, diable, tro, kiel eble plej, superhome ktp. forta), per afiksoj (duonvarma, varmeta, varmega), per diversaj frazturnoj (obstina kiel azeno; longa distanco, kiel stulta li estas; kresko mamuta, sed saĝo liliputa) kaj per la superlativo sen la artikolo (ŝi surhavis plej valorajn juvelojn = tre valorajn; plej malgranda infano tion scias). Sed ne uzu en la absoluta senco la komparativon (venis ia pli aĝa sinjoro); apliku aliajn metodojn (venis ia ne plu juna sinjoro; mi aĉetis ne novan ŝrankon).

5.3.4. Substantiva uzado de adjektivoj: Mia kara, venu! Tiom da knabinoj, sed la plej ĉarma mankas. La malsana restis hejme. El la du tranĉiloj prenu la pli akran.

5.4. PRONOMO. La pronomo anstataŭas substantivon aŭ adjektivon aŭ determinas ĝin: mi, via, tiu, ĉio ktp.

La pronomoj estas personaj (personaloj), posedaj (posesivoj) kaj tabelaj (korelativoj), kiuj plu dividiĝas je montraj (demonstrativoj), rilataj (rilativoj), demandaj (interogativoj), nedifinaj (indefinitivoj), neaj (negativoj) kaj kolektivaj (kolektiv-pronomoj).

5.4.1. Personaloj.

a) La personaloj finiĝas per -i (mi, ci, li, ŝi, ĝi, ni, vi. ili, si, oni), en la akuzativo ili alprenas -n (min, vin, sin, onin . . .) kaj povas ilin antaŭi prepozicioj (pri mi, de vi, al ili).

b) La nedifinita personalo ONI rilatas al homoj (Oni ne kredus, ke tio estas ebla), escepte al bestoj (En la ĝangalo oni mortigas sin reciproke), sed neniam al la senviva naturo (Pluvas. Estas malvarme.). Rilate al ONI estas uzeblaj kaj la singularo (Oni estas certa, ke la afero sukcesos) kaj la pluralo (Oni estas certaj, ke la afero sukcesos), sed la singularo estas preferinda.

c) La refleksivo SI estas uzata sole ĉe la triaj personoj de ambaŭ nombroj: Petro lavis sin. Petro lavis lin (iun alian). Ana kaj Eva aĉetis panon al si. Ana kaj Eva aĉetis panon al ili (al aliaj personoj). Sed: mi lavas min, vi aĉetis al vi, ni kantas por ni mem.

d) La personalo CI neniam estis destinita por ĝenerala uzo, nur por literaturo (precipe por traduki verkojn, en kiuj la ci-dirado rolas specialan taskon). En la komencaj jaroj de la movado oni provis ĝin en la ampoezio aŭ en prozo por alparolado de infanoj kaj bestoj, sed montriĝis, ke la pronomo, ne uzata en la ĉiutaga vivo, malhavas emocian forton, kiun tiaj verkoj bezonas. Tial ankaŭ en la literaturo venkis VI inter geamantoj, ĉe infanoj kaj eĉ ĉe bestoj, same kiel en la komunuza lingvo; necesas nur atenti la nombron: vi estas prava (al unu persono), vi estas pravaj (al pluraj personoj). En la literaturo kelkaj aŭtoroj ankoraŭ uzas CI de tempo al tempo, ekzemple por emfazi insultojn (ci kanajlo!). Konsiderinde ofte estas uzataj la verboj cii (ci-diri) kaj vii (vi-diri).

e) La personalo LI signas virseksan personon, ŜI inseksan kaj ĜI objekton aŭ beston. Parolante pri "homo, persono, infano, bebo” uzu LI (Se venos ia persono, gastigu lin.), sed ne tiam, kiam oni certe scias, ke temas pri ino (Suzanjo alkuris al mi; mi prenis la infanon sur la brakojn kaj balancis ŝin.). Ĉe "bebo, infano” eblas uzi ankaŭ ĜI (la bebo rampis sur la planko; subite ĝi ekploris). Parolante pri "grupo, nacio, armeo” ks. estas uzata ĜI (li levis la manojn al la popolo kaj benis ĝin), escepte ankaŭ ILI (La juna paro sidis sur la benko; ili kisis unu la alian). Ĉe la bestoj estas regule uzata ĜI, eĉ se estas indikita la sekso (Mi havas hejme virkaton, mi tre amas ĝin). Tamen ekzistas situacioj, kiam eblas esceptoj. Ekzemple kiam necesas distingi la sekson (Mi kondukis kapron kun kaprino al foiro; subite ŝi haltis, dum li trotis plu) aŭ se la posedanto volas montri sian amon al la besto (Mi havas pudelon; li nomiĝas Azoro). En la fabeloj kaj fabloj estas ofte personigitaj bestoj, floroj, objektoj aŭ abstraktaĵoj, tiam necesas uzi LI kaj ŜI, ĉe la floroj kaj objektoj laŭplaĉe (li Forto - ŝi Forto), ĉe la bestoj prefere laŭsekse (li Kuniklo - ŝi Kuniklino).

f) La personalo ĜI parte sinonimas kun la demonstrativo TIO: Ĝi estas virino mezaĝa. / Tio estas virino mezaĝa. - Ĝi ne estas io grava. / Tio ne estas io grava. Sed absolute sinonimaj ili ne estas: Li skribis la leteron, mi vidis ĝin (= la leteron). Li skribis la leteron, mi vidis tion (= la skribadon). Li rakontis la historion; ĝi estas vera (= la historio). - Li rakontis la historion; tio estas vera (= ke li rakontis).

g) Evitu uzadon de personaloj, kiam ili povas rilati al du substantivoj (La knaboj venis al la knabinoj; ili donis al ili pomojn), sed esprimiĝu pli klare (La knaboj venis al la knabinoj kaj donis al ili pomojn - La knaboj venis al la knabinoj, kiuj donis al ili pomojn).

h) La personalojn emfazas la adverbo MEM staranta tuj post la emfazita vorto (faru ĝin por vi mem, faru tion vi mem, prenu mem la akvon, tio estas komprenebla per si mem, li amas sin mem). Distingu: Mi mem vidis tion (mi persone, propraokule) - Mi sola vidis tion (neniu alia vidis tion).

i) La personalo MI povas esti uzita substantive, en la sama senco ankaŭ MEM, ambaŭ kun la o-finaĵo aŭ sen ĝi (mia propra mi = mia propra mio = mia propra mem = mia propra memo).

5.4.2. Posesivoj.

a) La posesivoj formiĝas el la personaloj per la adjektiva finaĵo -a (mia, cia, lia, ŝia, ĝia, nia, via, ilia, sia, onia). En la pluralo ili alprenas -j (viaj, siaj), en la akuzativo -n (mian, miajn).

b) La refleksiva posesivo SIA estas uzata sole en la tria persono de ambaŭ nombroj: Li havas sian libron - Li havas lian libron (= de aliulo). Ili havas siajn librojn. Oni havas sian libron. - Mi havas mian libron. Vi havas viajn librojn. Ni havas niajn librojn.

c) La nedifinita posesivo ONIA estas preskaŭ neuzata: La onia parolo diras, ke la prezoj malaltiĝis.

d) Antaŭ posesivo anstataŭanta substantivon oni uzas la artikolon: Ĉi tie kuŝas mia libro kaj tie la via. Viaj poŝtmarkoj al mi pli plaĉas ol la miaj.

e) La posesivo sufiĉe determinas la substantivon, tial la artikolo estas superflua: via hundo, mia plej bona amiko. Se oni ŝanĝas la vortordon, ĉefe en la poezio, la artikolo estas uzata: la plej bona mia amiko, mia amiko la plej bona, la voko via ne atingis min, via hundo la rapida.

f) La posesivoj estas kombineblaj kun aliaj vortoj: unu mia konato, iu mia amiko, lia unua verko, la unua el liaj verkoj, ĉia lia klopodo, tiuj miaj amikoj, kelkaj liaj libroj, du miaj bildoj, unu el miaj kamaradoj ktp.

g) Anstataŭ LIA, ŜIA, ĜIA, ILIA eblas uzi en subpropozicio la demonstrativon TIES rilatanta al la lasta substantivo de la ĉefpropozicio: Petro venis kun sia frato, sed ties helpo ne plu estis bezonata (helpo de la frato). Petro venis kun sia frato, sed lia helpo ne plu estis bezonata (helpo de Petro). - Ĉe diferenca sekso de la personoj tio ne estas bezonata: Petro venis kun sia fratino, sed ŝia helpo ne plu estis bezonata.

5.4.3. Korelativoj.

a) Al la korelativoj apartenas la demonstrativoj (tiu, tia, tio, ties), indefinitivoj (iu, ia, io, ies), rilativoj-interogativoj (kiu, kia, kio, kies), kolektivaj pronomoj (ĉiu, ĉia, ĉio, ĉies) kaj negativoj (neniu, nenia, nenio, nenies).

b) La formoj finiĝantaj per -ES estas senŝanĝaj. Ili determinas substantivon: ies kapo, ĉies favoro, ties mano, nenies afero, kies hundo. La formoj per -O ekzistas sole en la singularo, havas la akuzativon (ion, tion . . .) kaj staras ĉiam memstare (tio estas vero), neniam antaŭ substantivo. La formoj per -A, -U havas ambaŭ nombrojn kaj ambaŭ kazojn (iuj, tiujn, kiaj, neniajn) kaj povas stari aŭ memstare (Kia li estas? Tiu ne venos.) aŭ determinante substantivon (Kiu urbo ĝi estas? Ĉia homo povos tion fari.)

c) Al la demonstrativoj oni povas aldoni la adverbon ĈI: ĉi tiu libro, tiu ĉi libro (ne: tiu-ĉi, ĉi-tiu), ĉi tio. - Ankaŭ ĉe ĈIO oni uzas ĝin: ĉi ĉio efektiviĝis (pli bona ol: tio ĉio efektiviĝis). - Al la pronomoj rilataj, nedifinaj kaj kolektivaj eblas aldoni AJN: Kiu ajn vi estas, estu bonvenigita. Mi bezonas helpon de iu ajn = de ĉiu ajn. - KIU AJN estas uzinda en subpropozicioj: kiu ajn volas, tiu ankaŭ povas. - IU AJN similas al "almenaŭ unu”, ĈIU AJN proksimas al "ĉiuj, kiuj eblas”: Mi volas legi iun ajn libron (= almenaŭ unu libron, ne gravas kiun). Mi volas legi ĉiun ajn libron (= ĉiujn librojn, kiujn mi povos akiri). - Al la demonstrativoj kaj rilativoj eblas aldoni JEN: Jen tiu knabino al mi plaĉas. Jen kion mi faris!

d) La pronomoj komenciĝantaj per KI- povas servi jen kiel demandaj (Kiu vi estas? Kiu libro al vi plaĉas? Kies estas la hundo? Kion vi faras? Kian laboron vi deziras?), jen kiel rilataj (Mi aĉetis libron, kiun mi bezonas. Mi faras, kion mi volas. Tio estas la knabo, kies fratino al mi plaĉas. Ŝi havas okulojn, kiajn neniu alia).

e) La U-formoj uzitaj memstare montras la homojn, dum la bestoj kaj objektoj estas esprimataj per la O-formoj (Kiu falis? Kio falis? Iu aperis. Io aperis. Ĉiu ridas. Ĉio perdiĝis. Neniu kredas. Nenio okazis. Tiu respondis. Tio estas vero.) Demandante pri la profesio aŭ sekso oni uzas KIO ankaŭ ĉe la personoj (Kio vi estas? Mi estas instruisto. Mi estas viro.). Respondante al "Kiu estas ...?” eblas uzi TIO, kvankam temas pri personoj (Kiu estas tiu sinjorino? Tio estas sinjorino Brown = Ĝi estas sinjorino Brown = Ŝi estas sinjorino Brown). Male, se oni povas subkompreni aĵon aŭ beston el konkreta nombro, estas uzata la U-formo ankaŭ ĉe la animaloj kaj objektoj (Vi havas multajn hundojn; kiu ĉinokte tiom hurlis? Mi havas kvin bildojn, ĉiuj estas belegaj. Mia libro kaj tiu de mia frato). Demandante pri pluraj personoj oni uzas la vorton KIU singulare (Kiu estas tiuj homoj? Ili estas gesinjoroj Brown).

f) Determinante substantivon, la pronomoj KIU, TIU montras specon, la pronomoj KIA, TIA kvaliton (Kiu urbo ĝi estas? Prago, tiu urbo estas Prago. Kia urbo ĝi estas? Granda kaj bela, tia urbo kiel Prago ne povas esti malbela. Kiun libron vi legas? Tiun ĉi: la Faraonon. Kian libron vi legas? Tre interesan. Mi ne estas tia, kia vi. Sidis tie grandaj birdoj, kiajn mi neniam antaŭe vidis. Mi miras, kia bruo estas ĉi tie. Rigardu, kiajn okulojn ŝi havas! Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. Kiun informon vi havas, la novan aŭ la malnovan? Kian nomon vi havas? Belan.) En kelkaj situacioj la pronomoj KIU - KIA estas uzataj sinonime (Kiun aĝon vi havas? = Kian aĝon vi havas? Mi estas tridekjara. Kiun libron vi legas? = Kian libron vi legas? La Faraonon. Kiun nomon vi havas? = Kian nomon vi havas? = Kia estas via nomo? = Kio estas via nomo? Petro). - Se eblas diri KIU EL, neniam uzu KIA (Kiun libron de Dickens vi legis? = Kiun el la libroj de Dickens vi legis? Oliver Twist). - Male, se oni demandas pri kvalito, devas esti sole KIA (Kian libron de Dickens vi legis? Tre interesan, historian, aventuran).

g) Determinante substantivojn la pronomoj IU, NENIU havas la signifon de IU EL, NENIU EL (el limigita nombro), dum IA, NENIA parolas pri nombro nelimigita: Ĉu vi alportis iun libron? (= iun el la atendataj?). Ne, mi alportis neniun libron (= neniun el la atendataj). Ĉu vi alportis al mi ian libron? (= ian ajn libron?) Ne, mi alportis nenian libron (= absolute nenian). Ĉu vi vidis iun serviston? (= iun el la hotela personaro?) Ne, mi vidis nenian serviston (= nek hotelan, nek alian serviston).

h) Determinante substantivon la pronomo ĈIU havas la signifon de ĈIU EL, dum ĈIA montras kvaliton aŭ maldifinon: Ĉiu lernanto devas bone lerni (= ĉiu el la lernantoj). Ĉiu libro estas valora (= ĉiu el la libroj). Ni ekskursos en ĉia vetero. Ĉia dono estas bono. Nun ĉia bubo povas min moki. Tio perdas ĉian signifon. Tio forigas ĉian dubon. Li kontentigis ĉiajn postulojn / Li kontentigis ĉiujn postulojn metitajn sur lin (= ĉiujn el la postuloj). Anstataŭ ĈIUJ DU oni uzas AMBAŬ (Ili ambaŭ foriris). Ofte preskaŭ sinonimas ĈIUJ kaj LA TUTA (ĉiuj homoj = la tuta homaro, per ĉiuj fortoj = per la tuta forto).

i) Memstare uzita TIA indikas specon, dum TIU konkretan individuon: Vi kredis min profesoro, sed mi ne estas tia, mi estas laboristo. - Vi kredis min la profesoro, sed mi ne estas tiu, mi estas alia profesoro. Mi serĉis pinglon, sed en la tuta domo ne estas tia, ni havas nenian pinglon. - Mi serĉis la oran pinglon, sed en la tuta domo ne estas tiu, nur aliaj pingloj.

j) Memstare uzitaj KIO, TIO anstataŭas la tutan frazon, dum KIU, TIU kaj ĜI konkretan individuon: Li sportas, kio al mi plaĉas (lia sportado). Li skribis leteron, kion mi vidis (la skribadon). Li skribis leteron, kiun mi vidis (la leteron). Li skribis leteron, mi vidis tion (la skribadon). Li skribis leteron, tiun mi vidis = mi vidis ĝin (la leteron). - Tamen tre ofte TIO kaj ĜI sinonimas: Tio estas vero = Ĝi estas vero. Mi vidis tion = Mi vidis ĝin.

k) Maldifinon de substantivo oni povas esprimi per manko de la artikolo (Estis foje reĝo), per la adjektivo CERTA (Serĉis vin certa sinjoro), per IU el limigita nombro (iu mia amiko, iu verko de Goethe) kaj per IA ĉe maldifina kvanto (Serĉis vin ia knabo. Tiu biero estas ia abomenaĵo).

l) De tempo al tempo estas uzata ALIA en la korelativa formo (diru tion al aliu; diru al mi alion; tio estas alies ĉapelo) kaj KELKIUJ (= kelkaj homoj) kaj MULTIUJ (= multaj homoj). La formoj "aliu, alio, alies” estas malrekomendindaj.

5.5. NUMERALO. La numeralo determinas nombron precizan (du, trioble) aŭ neprecizan (kelkaj, pluraj, multaj). La numeraloj estas bazaj, ordaj, multiplikaj, kolektivigaj kaj frakcioj.

5.5.1. Bazaj numeraloj. La bazaj numeraloj estas: 0 nul, 1 unu 2 du, 3 tri, 4 kvar, 5 kvin, 6 ses, 7 sep, 8 ok, 9 naŭ, 10 dek, 100 cent, 1000 mil, 13 dek tri, 30 tridek, 333 333 tricent tridek tri mil tricent tridek tri.

Ĉi tiuj numeraloj estas nevariaj, deklinaciataj estas sole la substantivoj: tri homoj, donu al mi kvin pomojn ktp.

Pro naciaj kutimoj la pli grandaj numeraloj ricevis substantivan formon, post kiu oni uzas la prepozicion DA: miliono da homoj, du miliardoj da steloj, biliono, kvadriliono ktp. Ankaŭ la ceteraj numeraloj povas havi la substantivan formon: nulo, unuo, duo, dek-trio, trimil-tricent-tridek-trio ktp. Komparu: cent soldatoj (= precize cent soldatoj) - cento da soldatoj (= proksimume cent soldatoj). La numeralaj substantivoj havas du signifojn: ili estas nomoj de ciferoj (4 = kvaro) aŭ montras grupojn (kvaro da homoj = kvaropo da homoj).

Rigardu la uzon de DA kaj de la akuzativo en la jenaj ekzemploj: Da ĉevaloj ili havis 739 = Ĉevalojn ili havis 739. Da ni estis kvin = Ni estis kvin. Mi havas sescent mil kronojn. Ŝi havas ses milionojn da kronoj. Jen kuŝas ses milionoj kaj ses miloj da kronoj = Jen kuŝas ses milionoj ses mil kronoj. Li havas ses milionojn kaj ses milojn da kronoj = Li havas ses milionojn ses mil kronojn (du akuzativoj!). Da fratoj li havis du = Fratojn li havis du = Li havis du fratojn (Sed ne: Li havis du da fratoj!). Oni ŝtelis 2 000 000 da kronoj. Oni ŝtelis 2 300 000 kronojn.

La akuzativo de substantivoj ne malaperas, se prepozicioj rilatas ne al la substantivo, sed al la numeralo: La koncerto daŭris tri horojn. La koncerto daŭris ĉirkaŭ tri horojn = La koncerto daŭris horojn ĉirkaŭ tri. La vino kuŝis ok ĝis naŭ jarojn. Ili sendis kontraŭ ni inter cent kaj ducent soldatojn. Sed: Oni konstruis barilojn ĉirkaŭ tri ĝardenoj (= ĉirkaŭ ĝardenoj, kiuj estis tri).

Ĉe la grandaj numeraloj atentu, ke diversaj landoj uzas diferencajn sistemojn. La angla-germana sistemo: 106 miliono, 109 miliardo, 1012 biliono, 1018 triliono, 1024 kvadriliono, 1030 kvintiliono ktp. En la usona-franca-itala sistemo: 106 miliono, 109 biliono, 1012 triliono, 1015 kvadriliono, 1018 kvintiliono ktp. Aperis provo formi Esperantan sistemon: 106 miliono, 109 miliardo, 1012 duiliono, 1015 duiliardo, 1018 triiliono, 1021 triiliardo, 1024 kvariliono, 1027 kvariliardo, 1030 kviniliono, 1033 kviniliardo ktp. La sufikso -iliono montras la potencon de miliono (triiliono = miliono3 = 1018), la sufikso -iliardo signifas mil -ilionojn (triiliardo = 103 . miliono3 = 1021). La eksponenton oni elkalkulas facile: dekduiliono (12 x 6 = 72) = 1072. dekduiliardo (12 x 6 + 3 =75) = 1075.

5.5.2. Ordaj numeraloj. La ordaj numeraloj estas formataj el la bazaj per la adjektiva finaĵo -a: deka, dek-sepa, tricent-kvindek-oka ktp. Per la adverba finaĵo -e eblas krei numeralajn adverbojn: unue, dek-kvare, tricent-kvine ktp.

La ordaj numeraloj estas uzataj precipe por montri horon kaj daton: Kioma horo estas? Estas la tria horo kaj kvindek minutoj. = Kioma estas? Estas la tria kaj kvindek. Mi venos je la kvara. - Estas la sesa de oktobro. (Se mankas la verbo "estas", oni uzas la akuzativon.) Mi venos la sesan de novembro. Prago, la kvaran de majo. (Eblas skribi nur ciferon, araban aŭ romanan, kun la finaĵo -a, kiu povas, sed ne bezonas esti apartigita per dividstreko: la 6-an de oktobro, la 6an de oktobro, Karolo la IV-a, sur la 33a paĝo ktp.

5.5.3. Multiplikaj numeraloj.