LA VIVO
DE
Ludoviko-Lazaro ZAMENHOF

Zamenhof naskighis la
15-an de Decembro 1859, en familio de instruistoj, en Bialistoko, urbo
de la tiama rusparta pollando, kie vivis kvarnaciajn homojn : Rusoj,
Poloj, Germanoj kaj Judoj, chiu posedante sian propran lingvon. Tiu
diverseco ege malfaciligis la chiutagan vivon, kaj forte turmentis
Zamenhof, tiam infano. Li revis pri lingvon de Homaro, kaj tia revo,
kvazaù utopia, dum lia tuta juneco trudighos al li. Edukita de
idealista patrino, kiun li amegis, kaj de patro, persistega kaj
solvotrovema laboristo, Zamenhof plirichigas pro tiuj du edukinfluoj,
kiel sia patro, li kapablas pacience kaj persistege labori, kiel sia
patrino, li kapablas animighi de neregebla kreo, pli potenca ol chiuj
malsukcesoj kaj chiuj mokshercoj. Zamenhof konscias la homdisigantajn
barilojn : la multnombreco de lingvoj kaj religioj, kaj mirinde revis
disrompi tiujn barilojn, konstruante ponto cel kunligi la popolojn.
La ideo al kies efektivigo mi dedichis tutan mian vivon, skribis
Zamenhof, aperis che mi en la plej frua infaneco, kaj de tiu chi tempo
neniam min forlasadis ; mi vivis kun ghi kaj ech ne povas imagi min sen
ghi. Char al mi tiam sajnis ke "gradaghaj" poseda ian chiopovan forton,
mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos "grandagha" mi nepre forigos tiun
malbonon".
En Varsovio, li serioze studas, kaj chiam kun la celo bone difinita
plimalfrue krei universalan lingvon, li lernadis dekon da
Eùropaj lingvoj. Liaj profesoroj rigardis lin kiel mirinde
naturdotitan studenton, sed ili diris al la patro, "Ideo tiel fiksa en
kapo junula minacas ja frenezon". La patro trudis de la junulo, ke li
forlasas, almenaù provizore, chion, kio rilatas kun tiu kar
projekto. Peza kaj dolora estis la ofero. Zamenhof promesis. Estis la
tempo por li, elekti metion, li sin orientas al kuracado kaj foriri por
Moskvon. Post du jaroj, li revenas al la fakultato de Varsovio .Li tiam
petas de sia patro redoni la promeson. promesante al neniu paroli pri
sia laboro ghis la fino de sia studado. Sed la patro, dum lia foresto,
kredinte ke tiel li "savos" sian filon, bruligis la manuskritojn. La
perdo ne tro gravas, Zamenhof sciis parkere la tuton , li rekomencis la
laboron.
Dum kvin kaj duono jaroj de mia estado en universitato mi neniam
parolis kun iu pri mia afero.Tiu chi tempo estis por mi tre malfacila.
La kasheco turmentis min ; devigita zorgeme kashadi miajn pensojn kaj
planojn, mi preskaù nenie estadis, en nenio partoprenadis kaj la
plej bela tempo - la jaroj de studento- pasis por mi plej malgaje.mi
provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo,
sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per
la versajhoj en la lingvo, prilaborata de mi. Dum ses jaroj mi laboris
perfektigante kaj provante la lingvon. Multon mi devis
chirkaùhaki, anstataùigi korekti kaj radike transformi.
Mi komencis tiam evitadi laùvortajn tradukojn el tiu aù
alia lingvo kaj penis rekte pensi en la Lingvo neùtrala. Poste
mi rimarkis ke la lingvo en miaj manoj chesas jam esti senfundamenta
ombro de tiu aù alia lingvo kaj ricevas sian propran spiriton,
sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimas
fizionomion. La parolo fluis jam mem flekseble, gracie kaj tute libere,
kiel la viva patra lingvo.
Sia studado finita, sian diplomon kuracistan li ricevis, Zamenhof devu
perlabore vivi. De loko al loko li provadis, kie malfermi kabineton.
Modesta, timema, la richa klientaro ne venas. Tre amata de la malrichaj
malsanuloj, char li ne scias kiel peti monon. Iam, li cheestis morton
de bubino. La patrinaj dolorkrioj kortushas lin tiom ke dum du monatoj,
li senchese aùdadis shiajn plorojn kaj ghemadon. Li decidis lasi
tiama gheneralan praktikadon kaj elekti fakon. Post la studadon en
oftalmologia instituto de Vieno, li malfermas okulistan kabineton en
Varsovio. Tiam li ekkonas Klara Zilbernik. Chi tiu, juna filino gaja,
energiplena, rimarkas tiun junan viron silentan kun lumplena kaj
profunda rigardo. Li konfidencas al shi sian kasheco, shi akceptas
kunvivi kun li ekzistancon, kiun shi antaùvidas malfacilan.
Tamen la verko finighis, ghi estas tridekpagha ; sed Zamenhof ne
posedas monon kaj la eldonistoj senindulge forsendas lin.
Feliche, la patro de la juna Klara, entuziasmita de la idearo far sia
venonta bofilo, senhezite metas je lia dispono la necesan monon.Ne
estos la nuran helpon ke tiu sindona kaj bona homo ofertos por
kuraghigi kaj subteni la unuajn pashojn de la Lingvo Universala.
Favor tiu morala kaj mona subteno, Zamenhof memsukcesas eldoni sian
broshuron la 26-an de Julio 1887
"Mi estis emociita : Mi sentis ke de la dato, kiam aperos mia broshuro,
mi jam ne havas la eblon reiri, mi sciis, kia sorto atendas kuraciston,
kiu dependas de la publiko, se tiu chi publiko vidas en li fantaziulon
homon kiu sin okupas je flankaj aferoj, mi sentis ke mi metas sur la
karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia
familio ; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
sangon."
La broshuro eliras, ghi estas vere modesta
Ghia titolo : "Lingvo Universala, la verkista nomo : Doctoro Esperanto.
Jen la kashnomo elektita de Zamenhof: "tiu, kiu esperas". Kaj la lingvo
de la doctoro Zamenhof chirkaùiros la tutan mondon. Tamen kiel
konatigi ghin? La propagando multe kostas. Zamenhof achetos adreskajero
kaj propramane mempropagandos. "Poiome, rakontas Aymonnier, la
respondoj alvenas. La koro batanta, la eltrovanto legas la unuajn
impresojn de publiko. Inter kelkaj alighoj, kiom da kritikoj ! necesas
debati, pravigi, konvinki, sendi respondon al chiu, posedi jhurnalon
utilas. Richa Esperantisto de Nurembergo, L. Einstein, al li ofertas
elspezi por monata jhurnalo "Esperantisto" Post la forpaso de Einstein,
Zamenhof ekprenis sur sin la daùrigi la eldonon. Li pli kaj pli
enshuldigas, li malzorgas sian profesion, li sin donis ghis lasta
posedo. La broshuro eldonis pollingve, franclingve, germanlingve kaj
anglalingve, sed Zamenhof abandonis siajn verkrajtojn, laù li,
la lingvo internacia, kiel ciu nacia lingvo, nepre estis proprajho
komuna.
Feliche, alian monhelpanto aperas por vivigi "Esperantisto" : W. V.
Trompeter el Shalk, urbeto el Vestfalio.
Kaj Esperanto disvolvighas tra Eùropo kaj Ameriko. Reto pli kaj
pli densa de korespondado ekorganizas inter la alighintoj kaj en 1905
la kongreso de Bulonjo sur Maro, kiu la triumfo de la Lingvo
Universala. Kun sia virino Zamenhof aliras al Parizo en triaklasa
wagono. Tie, la eminentaj Esperantistoj, Doktoro Javal, Generalo
Serbert, Profesoro Karlo Bourlet organizis serion de manifestacioj
honore al Zamenhof : Akcepto en la urbodomo, Tagmangho en la restoracio
de Eiffel-Turo, atribuo de la ordeno de honoro. La modesta doktoro de
Varsovio sentas sin for meze de tiaj solenaoj, sed pacience li
chiontoleras, char li komprenas, ke tiu bruo chirkaù lia persono
estas bona propagando favor Esperanto.
Kiom li estas pli felicha en Bulonjo-sur-Maro, kiam li sentas sin apud
"sia Esperantista familio". Meze de neskribebla entuziasmo far chiuj
kongresanoj, Edmond Privat, unu el Esperantlingva aùtoro,
vivorakontisto pri Zamenhof, priskribas lin tiel : Malalta, timema, kun
frunto tre largha, barbeto jam grisa. En liaj manoj tremis la
folietojn, kie li skribis sian paroladon. Estas la unuan fojon, ke li
paroladas publike, fortega emocio premas sian vochon, komence
mallaùta, kaj poiome kreskanta : "Mi salutas vin karaj
samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio,
kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj
regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la
nomo de la granda ideo, kiu chiujn nin ligas... Kaj la unua fojon en la
homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu al la
alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne
altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne
suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke la
manojn, ne hipocrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel
homo al homo. Ni konsciu bone la tutan grevecon de la hodiaùa
tago, char hodiaù, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro,
kunvenis ne francoj kun angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun
homoj. Kaj Esperanto flugu de sukceso al sukceso. Sed jam la unuaj
atakoj ekaùdighis kontraù la Zamenhofa idearo,
kontraù tiu potenca sento de frateco, de reciproka
interkompreno, kiu vigligis la esperantistojn en Bulonjo che maro, kiam
ili ekkantis unukore "la Espero", Esperantista Himno verkita de
Zamenhof.
"En la mondo venis nova sento!"
"Tra la mondo iras forta voko!"
Famkonataj teoriistoj interesighas pri Esperanto, nur laù
lingvistika vidpunkto, kaj malakceptas, ke tiu lingvo favoras la
diskonigon de revoluciemaj idearoj. S-ro de Beaufront, unu el ili,
deziras ke Esperanto estu nur "lingvo".
Kaj dum la kongreso de ghenevo en 1906, Zamenhof indigne staras
kontraù tiu opinio : "... ni devas chiuj elshiri el nia koro
tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej
sankta, tiun ideon, kiu estis la chefa celo de la afero de Esperanto,
kiu estis la stelo, kiu chiam gvidadis chiujn batalantojn por Esperanto
! Ho, ne, ne, neniam ! Kun energia protesto ni forjhetas tiun chi
postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos ke
ni evitu en nia agado chion idean, ni indigne disshiro kaj bruligos
chion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la
laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forjhetos malproksimen la
verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno :
Kun tia Esperanto, kiu devas servi eksklusive nur al celoj de komerco
kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!"
Pale staris Zamenhof en Gheneva Viktoria-Hall eldirante tiun frazon per
laùta kaj decida vocho. Tremiga aplaùdego montris al li,
ke la plej multo lin komprenis kaj aprobis el tutkoro, kaj li konkludis
per tiuj vortoj : "La unuaj esperantistoj shatis Esperanton ne tial, ke
ghi alproksimighas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ghi
alproksimighas iliajn korojn". Jaro post jaro, skribas E. Privat, dum
kongreso, Zamenhof venis, legis paroladon plenan de instruo por chiu,
poste modete reiris al sia chiutaga laboro en Varsovio kaj malaperis
ghis la venonta kongreso, kvazaù profeto el la praaj tempoj, kiu
malsuprenis de sia monto cel atentigi la popolon kaj suprenis poste al
soleco.
Neniam li volis pliinfluan oficon. Li konsideris sin simple kiel
inicianto kaj la Lingvo eldonita, li addikis sian aùtoritaton
favor "lingva komitato", pri kiu li sugestis la ekziston. La richa kaj
fama okulkuracisto Javal, proponis la aldonadon de salajro por ke li
precipe sin okupu pri la direkto de la movado. Li rifusis .
Daùre modesta kaj libera, tia estis lia deziro.
Lia nura celo diskonigi sian homan idealon kaj en la kongreso de
Cambridge en 1907, difinas sian opinion : "En la profundeco de viaj
koroj vi chiuj sentas la verdan standardon ; vi chiuj sentas, ke ghi
estas io pli, ol simpla signo de lingvo... multaj personoj alighas al
la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, aù eble ech
pro atendata profito ; sed de la momento, kiam ili faras la unuan
viziton al Esperantujo, ili malgraù sia propra volo chiam pli
kaj pli entirighas kaj submetighas al la leghoj de tiu lando. Iom post
iom Esperantujo farighos edukejo de la estonta interfratigita homaro,
kaj en tio chi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.
Okazis la kongresoj de Dresdo 1908, Barcelono 1909, Vashintono 1910,
Anverso 1911.
Dum chiuj chi jaroj, Zamenhof laboris cel doti sian lingvon de richa
literaturo. li revivigis Esperantlingve : "Hamlet'" de Shakespeare,
"Ifighenio" de Goethe, "George Dandin " de Molière, "La
brigandoj" de Schiller ; li versis.
Sed vento de shovinismo blovis sur la maljuna Eùropo. Jam en
Anverso, li devis, en sia oficiala parolado, kashi sian propagando
favor la homa frateco. Li deziris ghui de sia tuta libereco kaj eniri
en la homamaso. En Cracovio, presidante la malferma kunsido, li anoncis
: "La nuna kongreso estas la lasta en kiu vi vidas min antaù vi
; poste se mi povos veni al vi, vi chiam vidos min nur inter vi.
Efektive en Berne, dum 1913, Zamenhof nek parolis nek aperis sur la
estrado. Ame chirkaùita, li staris meze de la kongresanoj kun
sia edzino. Samjare eldonighis subskribita de li broshuron pri "
Homaranismo"
Dum kiam tra la mondo, la malamikaj shovinismoj plipotencighis, li
daùre fidelis sian idearon. En 1914, la kongreso nepre okazus en
Parizo, en Aùgusto.
Vojaghante cel Francio, Zamenhof haltigis en Kolonjo. Dum plenaj noktoj
pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buchado. La pontoj tremadis
sub rajdado senhalta. "La bildoj de la milito staris front liaj okuloj,
tro malfrue alvenis li, li kaj sia revo pri paco kaj universala
frateco. Io rompighis en koro Zamenhofa".
Dum oktaga elcherpata reveturado, li revenis Varsovion tra danio,
svedio ka Peterburgo. li eniris en sia loghejo, el kiun lin neniam plus
iris.
La korvundo, pri kiu li terure suferis, okazis pli kaj pli ofte.
La batalo grumblis chirkaù la urbo. la vivo farighis abomena.
Fidele al sia revo, Zamenhof planis vastan universalan kongreson. La
cirkulerojn por la pretiga kunveno jam verkighis. Tiu kunveno okazos en
svisa urbo, "la lastaj tagoj de Decembro 1916". La milito
daùris, li korektas la daton "en la unuaj tagoj de
Aùgusto 1917". Plimalfrue, li skribis krajone per tremanta mano
: " post la fino de la milito"
Li neniam vidos la militofinon.
Li forpasis la 14-an de Aprilo 1917
Kelkfoje oni komparis Zamenhof kun Pasteur. Pasteur persistege laboris,
cel eltrovi kaj adoptigi sian kontraù-rabian serumon. Zamenhof,
li tiun viruson, tiu rabio, kiu estas shovinismo kaj racismo, verkante
komuna lingvo por chiuj homoj. Provas ke oni resanigas pli facile la
korpojn ol la spiritojn. Pasteur, dumvive, vidis la triumfon de sia
eltrovo. malpli felicha, Zamenhof forpasis en moralaj turmentoj. Tamen,
potage, malgraù la milito, malgraù la militoj, la
Zamenhofa ideo ne chesis lumigi la mondon kun li kaj poiome ghi
ekbrilas en la homa koro.