| Acceuil |
Archives
214 |
![]() |
NACIA FEDERACIO DE
LIBERPENSADO FEDERATION NATIONALE DE LA LIBRE PENSÉE 10/12 rue des Fossés-saint-Jacques FR-75005 Paris (France) Tel : +33(0)1.46.34.21.50 – Fax : +33(0)1.46.34.21.84 |
|
DEFENDO DE LA LEĜO DE JARO 1905
PRI LA DISIGO DE EKLEZIOJ KAJ DE ŜTATO ALVOKO POR LA NULIGO DE LA LEĜO FAR PETAIN DE LA 25a DE DECEMBRO 1942! |
|
La leĝo de la 9-a de
decembro 1905 pri la apartigo de Eklezioj disde la ŝtato estas parto de
la respublika bazo. Dekoj da miloj de gecivitanoj tion
memorigadis dum la tuta jaro de centjariĝo kaj aparte dum la granda
nacia manifestacio de la 10-a de decembro 2005.
Marŝalo Petain profitis
siatempe de la ruiniĝo de la Respubliko kaj de la okupacio de la lando
por provi redoni al klerikaro, kiu subtenis kunlaborantan Ŝtaton, la
materiajn avantaĝojn malpermesatajn per la artikolo 2 de tiu ĉi leĝo.
La 25-an de decembro 1942
aperis kiel provoko, iu leĝo de Vichy, kiu antaŭvidas, kiam temas pri
kulturaj asocioj:" ne estas konsiderataj kiel subvencioj la sumoj
atribuataj al konstruaĵoj uzataj por publikaj kultoj, senkonsidere ĉu
ili estas aŭ ne historiaj monumentoj."
Tiu ĉi leĝo kiu grave
fuŝŝanĝas la artikolon 19 de la leĝo de 9-a de decembro 1905 ne estis
nuligita post la liberiĝo. Ĝi ĝis nun ne estas nuligita. La leĝo de
kunlaborado estas aplikata anstataŭ laikeco!
Tiu ĉi leĝo ebligas la
prizorgadon de centoj da kultkonstruaĵoj ekde 1905 kaj kiuj pliriĉigas
la privatan havaĵon de religioj. Tiu ĉi leĝo estas hodiaŭ utiligata por
meti al la ŝargo de la publika mono parton de sumoj necesaj por la
financado de kultkonstruaĵoj konstruitaj de tiu aŭ alia religio, kies
politikaj protektantoj poste financas la prizorgadon per la artifiko de
petenistaj subvencioj.
Subskribitaj laikoj,
liberpensuloj kaj asocioj opinias sian devon uzi la rajton de peticio
por postuli ĉe la registaro kaj la naciaj reprezentantoj la
nuligon de la leĝo de 25-a de decembro 1942 kaj meti tiun postulon en
la tagordon de la Nacia Asembleo (Parlamento) kaj de Senato.
Mi aliĝas al tiu peticio : Mi subskribas la Inviton en la reto : http://librepenseefrance.ouvaton.org/actions/loi_petain/form_appel.php Vi povas ankaŭ skribi al Libre.Pensee@wanadoo.fr FEDERATION NATIONALE DE LA LIBRE PENSÉE 10/12 rue des Fossés-saint-Jacques FR-75005 Paris (France) Tel : +33(0)1.46.34.21.50 – Fax :+33( 0)1.46.34.21.84 – |
| Acceuil |
Archives
214 |